Ĉi-nokta aventuro

Hodiaŭ matene mi bezonas renkonti trajnon el Kaluga, la gepatroj transdonis per ĝi iom da hejmaj legomoj, kelkdek ovojn, iom da viando kaj aliajn bonkvalitajn manĝaĵojn, kiujn ili kutimas bonkore liveri al ni. La tikla punkteto pri ĉi-foja transdono estas ŝanĝo en la horaro de la trajno «Brjansk-Peterburgo», nun ĝi venas je 5:40.

Tio signifas, ke ne eblas veni al la stacidomo per metroo, ĉar metroo en Peterburgo komencas funkcii ĉ. 5:40 (depende de stacio).

Tio ankaŭ signifas, ke veni tien piede estus malfacile ne nur pro la distanco (estas eble ĉ. 10 km de nia hejmo ĝis la stacidomo), sed ankaŭ pro la turista furoraĵo — la disigataj (por transiro de pli grandaj ŝipoj) pontoj trans la rivero Neva, kiuj ekfunkcias kiel pontoj je 4:50 (kaj mi ja devus ankoraŭ paŝi post tio).

Mi elektis do bicikli al la stacidomo. Mi iros ĝis la Troickij ponto bicikle; kaj se mi venos tro frue (antaŭ ĝia malleviĝo), mi irus al la Litejnij (kiu malleviĝas je 10 minutoj pli frue). De tie mi veturos laŭ Litejnij avenuo kaj la strato Nekrasov (en kiu mi iam loĝis, cetere) ĝis la strato 9-a Sovetskaja. Tie, en la strato 9-a Sovetskaja (kelkaj paralelaj stratoj tie nomiĝas Sovetskaja «Soveta», do) mi lasos la biciklon ĉe nekonata knabo, iom pli juna ol mi. Kun li mi ĵus konatiĝis en speciala komunumo spb_otdam_darom, kie peterburganoj proponas senpagajn aĵojn (ne plu bezonatajn librojn, videojn, meblon ks.) kaj foje petas ilin. Mi petis lokon por lasi mian biciklon por daŭro de la tago…

La stulta flanko de la afero («la tubero en la afero») estas, ke en Peterburgo absolute mankas komforta biciklista medio. Ekzemple, ne eblas lasi biciklon simple apud la stacidomo por repreni ĝin iam poste. Mi, do, lasos ĝin en privata apartemento por veturigi miajn bongustaĵojn hejmen per metroo kaj poste repreni la biciklon vespere.

Povus esti malfacile, sed ja ankaŭ estas fascine aventura plano. :) Se mi ne perceptus ĝin kiel tia, mi eble antaŭsentus plej aĉan tagon. :) Mi tre ŝatas bicikli (kaj ne ofte havas okazon por tio lastatempe), mi ŝatas sociumi kaj konatiĝi kun novaj interesaj personoj (kaj ankaŭ por tio ne tre multe da eblecoj havas), mi tre ŝatas la someran antaŭmatenan Peterburgon (kaj ne ofte havas okazon promeni en ĝi, ĉar laboras aŭ dormas kutime en tiu tempo).

Deziru al mi plenan sukceson pri ĉio planita.

2 thoughts to “Ĉi-nokta aventuro”

Комментарии закрыты