La golfo de Kara-Bogaz

Gorĝo de la fama golfo
Gorĝo de la grandega golfo Kara-Bogaz-Gol en orienta parto de la Kaspia lago. Iam mi legis, ke tiu unika golfo estas natura produktejo de saloj, tre valoraj por kemia industrio. I. a. oni konstruis tie digon por foje ŝtopi la alfluon de akvo, elvaporigi ĝin kaj ricevi pretan por ekskavado salon.La golfo famas per tio, ke ĝia grandega surfaco kaj la varma seka vetero en la regiono elvaporigas multege da akvo, kaj akvo enfluas tre rapide tra la mallarĝa gorĝo de la golfo. Antaŭe en infaneco mi nur legis pri tio kaj iel revis tion vidi. Apenaŭ mi baldaŭ vizitos Turkmenion por plenumi tiun revon, sed jen desupre mi la lokon vidis — per GoogleEarth.

En la foto videblas, ke la akvo vere fluas sufiĉe rapide el la «maro» (Kaspia lago) en la golfon: post la pilieroj de la (gazo?)dukto restas blankaj spuroj en la fluanta akvo.

Gorĝo de la fama golfo

3 thoughts to “La golfo de Kara-Bogaz”

  1. Dankon, ke vi flustris pri Paustovskij: mi iam trafoliumu tiun libron lian! Mia scio pri Kara-Bogaz estis cxefe cxerpita el tre bona libro «Morja nasxej Rodini» («La maroj de nia Patrio»), eldonita en 1952 kaj havinta ne nur detalajn priskribojn de cxiu maro cxirkaux Rusio, sed ankaux kelkajn epokajn specifajxojn: ekzemple, pri cxerpo de salo el forbarita Kara-Bogaz aux pri la ideo (la libro mencias gxin kiel forpusxitan, sed ja mencias!) digi la Azovan maron, sekigi gxin por ricevi multe pli da kultivebla (tre fruktodona en tiu parto de Sovetio) grundo.

    Hieraux mi vizitis pagxaron de Krasnovodsk (nova nomo Turkmenbasxi) kaj eksciis de ties forumo, ke turismaj vojagxoj el Rusio al Turkmenio nun malfacilas. Bedauxrinde, mi eble sxatus traveturi grandan parton de la turkmena Kaspia marbordo.

Комментарии закрыты