Nova studado

Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato. Dum du jaroj mi pensis pri aliĝo al la programo, kaj jen ĉi-jare maturiĝis por tio. Evidentiĝis, ke partopreno kostas tolereblan sumon kaj la templano enhavas preskaŭ ĉion, kion mi deziris scii pri ĵurnalismo.

Kadre de la programo ni vizitos kelkajn redakciejojn (i. a. la redakcion de «Деловой Петербург/Komerca Peterburgo», kiu estas konsiderata aparte alteteknika).

Kaj oni certe multe verkigos nin kaj eĉ igos nin aperigi la verkitaĵojn en veraj amaskomunikiloj. Ĵus mi devis kun iom da peno verki «eseon pri io aktuala», kiam mi ne vere havis multe da inspiro por tio. Verki, eĉ kiam forestas inspiro, estas kredeble scipovo de profesia ĵurnalisto.

La sola tortura afero pri la tuta mia studa iniciato estas, ke mi ne vere certas, ke mi volas iĝi ĵurnalisto. Tamen investante monon, energion kaj tempon en la studon, mi eble ne havos alian eblon…

Kiu sendube gajnas de mia studemo, estas la Movado. Ĉar tiel ja okazas la delonge aspirata en UEA «pliprofesiiĝo».