Por kio batalis?..

Evidentiĝas, ke la Pola Radio, por kies daŭra ekzisto tiel longe batalis esperantistoj de la mondo (inkluzive de la servo «Esperanto novosti», kiun mi redaktas), ne distingas inter du esperantajn vortojn: rusa kaj rusia.

I. a. en la paĝoj de la stacio eblas legi pri mistera «rusa embargo».

Ili ankaŭ uzas formon Rusujo, sed pri tiu elekto ili kvazaŭ rajtas. Kvankam sonas nemoderne, ne kiel ĵurnalisma stilo, lmmo.

4 thoughts to “Por kio batalis?..”

  1. «Pola Radio… ne distingas inter du esperantajn vortojn: rusa kaj rusia.

    Tio amuzegas. :)

    «Ili ankaŭ uzas formon Rusujo, sed pri tiu elekto ili kvazaŭ rajtas. Kvankam sonas nemoderne, ne kiel ĵurnalisma stilo»
    Mi fakte preferas tiun formon. La kialo estas, ke ĝi kongruas la ordinaran vortfaradon de Esperanto (rus-, -uj-, -o), sed Rusio devigas apartan radikon.

  2. » La kialo estas, ke ĝi kongruas la ordinaran vortfaradon de Esperanto (rus-, -uj-, -o), …

    Tamen, Rusio ne estas (almenaŭ laŭ sia nuna konstitucio) la lando de rusoj. Grandan influon kaj aŭtonomion havas en la lando aliaj popoloj, kiuj ne ŝatas esti nomataj «rusoj» kaj plej kutime elstarigas sian apartan etnan apartenon. Tial formo Rusujo nek estas preciza, nek estas senproblema (povas kaŭzi ofendojn ktp.).

    » sed Rusio devigas apartan radikon.

    Oni ne rigardas tion kiel radiko, sed pensas pri -i- kiel pri sufikso speciale por formi landonomojn: Ĉinio, Kazaĥio, Rusio kaj tiel plu.

  3. Tio estas stranga. Sed kaj Rusujo kaj Rusio uzas sufikson por indiki la landnomon el la popolo, kiu loĝas tie.

    Mi supozas, ke la uzado de -uj kaj -i ambaŭ estas propraj elektoj. Sed solvi la problemon pri rusoj kaj aliaj popoloj en la lando, terminon por ĉiuj el la popoloj kiel unu oni kreu.

  4. » kaj Rusujo kaj Rusio uzas sufikson por indiki la
    » landnomon el la popolo, kiu loĝas tie

    Tamen ja ekzistas diferenco inter la sufiksoj. -uj- estas sufikso de enhavo, kvazaŭ Rusio estus lando de rusoj. Kvankam ĝenerale estas tiel (plejmulto de la loĝantoj kaj historie plej ŝtatoforma estas etnaj rusoj), ne estas tiel oficiale.

    La afero estas aparte nekomprenebla por homoj, kies lingvoj ne distingas inter la nocioj. Ekz., en la pola aŭ en la angla eblas diri nur unu vorton («rosjanin/Russian»), sed la rusa enhavas du vortojn, kiuj tre bele tradukeblas en Esperanton — «ruso» kaj «rusiano».

Комментарии закрыты