Lingva Festivalo k mono

Hodiaŭ mi kaj Sergej Andrejsons parolis kun la fakultatestro de la fakultato, kie ni okazigos la 4-an nian Lingvan Festivalon, la unuan en Peterburgo.
La fakultatestro, etna azerio, evidentiĝis esti tre afabla kaj bonkora. Li deziris al ni sukceson kaj promesis subtenon.
Certe ne la financan (sed sufiĉas jam, ke li provizas la grandan ejon senpage).

Li ankaŭ eldiris, ke ni preferinde ne vendu biletojn, sed proponu iun servon kontraŭ mono (pakaĵon de partoprenanto) — por ebligi venon de mezlernejanoj ktp. Aŭ eble por ke li ne havu problemojn. Iel ajn, vendi biletojn ni ne povos. Tio signifas, ke ni ne havos monon por eĉ plej primitivaj banalaĵoj.

Verdire, tio zorgigas min. Se iu volas kuraci mian zorgiĝon per kelkdek eŭroj, faru tion senhezite. Mi ne estas malica almozpetanto, sed ja konata persono — kaj uzos la monon por la celo. :)

Necesos elprinti multajn aferojn (kiel vojmontriloj tra la grandega konstruaĵo kaj ŝildoj por la pordoj, kiel nomŝildoj por la prezentantoj, kiel la «pakaĵoj de la partoprenanto»), anticipe aĉeti tiajn aferojn kiel markiloj, skribiloj, papero, anticipe ornami la ejon (kaj eventuale elprinti iojn grandajn kaj multkolorajn), anticipe mendi kuketojn por ke la prezentantoj de lingvoj povu manĝeti inter la prezentoj… Do, de cent ĝis du mil eŭroj povas esti facile elspezitaj, bone ke por noblaj celoj. :) Ni ankoraŭ provos peti iujn eventualajn bonfarantojn, sed ĉi-jare probablecoj ne estas grandaj; sekvajare post la antaŭa sukceso eble estos pli profita pozicio…

3 thoughts to “Lingva Festivalo k mono”

  1. Mi povos subteni la aferon per mono, sed nur surloke, kiam mi jam venos (kio mi planas)

Комментарии закрыты