Amuze pri la ĉeĥa

Estas tre amuza situacio. En enketilo iu partopreninto de la Peterburga Lingva Festivalo menciis, ke li ĉeestis prezenton de la lingvo ĉeĥa. Pli ol tio — la persono enskribis la ĉeĥan ankaŭ ĉe la demando «Kiu prezento plej plaĉis al vi?»

Kio estas amuza? La ĉeĥa tute ne estis prezentita!

Eblas supozi, ke temas pri iu el la slavaj lingvoj: la serba aŭ la makedona…

Jen la plena tabelo de la plej ŝatitaj lingvoprezentoj kun elcentaĵo de tiuj, kiuj partoprenis kaj restis tre kontentaj (la plej kontentigaj prezentoj estas sube, do):

PREZENTO

MENCIITA KIEL ŜATITA EN TIOM DA ENKETILOJ

RILATUMO DE TIUJ, KIUJ TRE ŜATIS, KAJ KIUJ ENTUTE ĈEESTIS, %

lingvokonstruado

1

10

oseta

1

11

lingvoj de Ingermanlando

2

18

araba

4

20

udmurta

1

20

psikolingvistiko

2

22

Esperanto

4

24

sveda

3

25

estona

3

27

hebrea

2

29

malnov-slava

2

29

latva

1

33

germana

2

33

nogaja

5

36

franca

2

40

fonologio

2

40

serba

2

40

korea

5

55

japana

18

64

irlanda

14

74

mondkoncepto en lingvo

6

75

Ĉu ne estas amuze, ke mia prezento (de la oseta) estas inter la malplej ŝatitaj. Tamen bonas, ke almenaŭ unu homo menciis ĝin; dankon, la nekonato! :) Mi eble devintus kanti tie (kiel poste atentigis min Nataŝa, kiam mi renove kantis ion popolecan en la oseta hejme) por plaĉi pli. :)

10 thoughts to “Amuze pri la ĉeĥa”

  1. Ha, kaj pli. Mi iam, eĉ kiam bone sciis, kio estas ĉeĥa lingvo kaj kio la sveda, fojfoje miksis tiujn du vortojn en mia parolo. Do povas esti la sveda.

  2. mankas la cifero, el kioma kvanto vi kalkulas.
    Kial ne skribi: en 10 enketiloj (=vizitintoj) 5 (50%) restis kontentaj.

  3. Bonvolu klarigi, kion ĝuste signifas la numeroj en la kolumnoj. Ni, sidante ĉe Lumanta kaj legante vin, nenion komprenis. — Svetko gaste

  4. Mi aldonis nomojn de la kolumnoj.

    Ekzemplo: en la prezento de la franca estis (laŭ enketiloj; fakte estis pli multe) 5 homoj, el ili menciis la prezenton kiel tre ŝatitan en siaj enketiloj 2 — 40% de la partoprenintoj, do, restis tre kontentaj kaj memoras la prezenton.

    Estus pli precize, se ni petus pritaksi ĉiun vizititan prezenton laŭ kelkaj skaloj, ekz., sed tio ŝajnis al ni tre teda — jen tial la statistiko ne tre informiva.

    Multe da prezentoj forestas en la tabelo: tio signifas, ke neniu menciis ĝin kiel aparte ŝatitan (kio ne signifas, ke homoj vere perdis tempon en prezento de, ni diru, la ukraina).

  5. Jes, dankon — pli klare.

    Krome necesas konsideri, ke de, ekzemple, la japana estis 2 prezentoj, sed, ekzemple, de la irlanda 1.

  6. Ĉu nur tiuj du nombroj ne donas imagon pri la tuto de la vizitintoj? Mi imagas, ke donas. Tamen por faciligi la aferon mi atente reskribu la tutan tabelon, perdante duonhoron por tio ŝovu ĉi tie alian tabelon: pri la kvanto de vizitintoj.

    английский 1
    чешский(!) 1
    латышский 3
    македонский 3
    украинский 4
    сербский 5
    удмуртский 5
    фонология 5
    французский 5
    межд. коммуникации 6
    немецкий 6
    иврит 7
    старославянский 7
    картина мира в языке 8
    корейский 9
    нидерландский 9
    осетинский 9
    психолингвистика 9
    лингвоконструирование 10
    малые языки Ингерманландии 11
    эстонский 11
    шведский 12
    ногайский 14
    эсперанто 17
    ирландский 19
    арабский 20
    японский 28

    Mi rememorigu, ke estas laŭ enketiloj. En la franca, ekz., evidente estis sume pli ol kvin homoj. :) Same pri la angla eble estis ne tiel diskriminacia statistiko. :)

  7. » ke de, ekzemple, la japana estis 2 prezentoj,

    Eĉ 3.
    Sed al la rilatumo de ŝatintoj/venintoj tio ne influas.

Комментарии закрыты