Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo

Atingis min onidiro, ke minimume unu aganto de Moskva E-movado restis malkontenta pri la akcepto, kiun ni ĉi tie faris por la moskva delegacio. Mi konsentas, ne estis tre luksa akcepto: nek organizitan ekskurson ni faris, nek loĝigis ĉiujn (kvankam iujn jes). Mi plu esperas, ke tiujn misojn eblas kompreni, almenaŭ supraĵe konante nian situacion.

Minimume unu Moskva aganto restis malkontenta, ke ni (mi) ne dankis ilin (la aganton) pro la «duono de la programo, kiun ni elhaŭlis tie«. Do, pri tio:

(1) Mi kore pardonpetas, se mi ne ripetis miajn dankojn 33-foje. Eble tio okazis pro mia ĉiama forgesemo, aŭ pro mia denaska tromodesteco kaj nesintrudemo, aŭ pro miaj «trompitaj atendoj», aŭ pro banala troŝarĝiĝo. Mi tamen nebule memoras, ke iujn aliurbanojn mi pro io dankis: ĉu dum enmanigo de la diplomoj, ĉu en pli privataj cirkonstancoj.

(2) Mi ĉi tie publike rediras dankon al ĉiu moskvano, kiu almenaŭ per sia ĉeesto subtenis la okazintan festivalon. Speciale mi dankas la kunretanojn niekas33, Simpetar-kaj-balabaka kaj ajvol pro la sep elstaraj prezentoj de ses temoj, kiujn ili faris, kaj s-inon mirinda_strigo pro la loka kunordigo en Moskvo. La prezentoj (speciale de la irlanda, sed fakte ĉiuj) furoris; ĉiu, kiu havas rilaton, estas bravulo.

(3) Mi neniam kaŝis la gravegan kontribuon de moskvanoj al nia LF, speciale rakontinte pri ĝi en «Esperanto novosti» kaj en aliaj lokoj; ĉiu aliurba prezentanto ankaŭ havis mencion pri sia devenurbo sur la surbrusta ŝildeto (estis mi, kiu insistis pri tia aspektigo de la ŝildetoj) — rezulte de tio (kaj alio) en la rememoroj de la partoprenintoj moskvanoj restis kiel moskvanoj (ekz., en tia kunteksto: «…и именные бейджики, и такие смешные дядьки-москвичи, и розыгрыш, и карамельки, и снег, снег, снег за окном…»).

(4) 6/27 ne estas duono de la prezentitaj temoj, nek 7/41 estas duono de la okazintaj prezentoj (estis temoj prezentitaj kelkfoje). Eĉ se konsideri nur la prezentojn programo de lingva festivalo.

(5) Refoje dankon al ĉiuj. Kaj speciale al la menciitoj en la paragrafo (2).

(6) Mi esperas, ke oficialajn dankojn ni ĉiuj tre baldaŭ aŭdos de la Estraro de REU. Mi rememorigu, ke Peterburga LF estis oficiale aranĝo de REU kunlabore kun la Sankt-Peterburga Ŝtata Agrara Universitato.

Espereble je tio ofendoj neŭtraliĝos kaj ni daŭre vivos pace laborante por komunaj celoj kaj ne verŝante onidiran koteton unu sur la alian.
Pardonu, se mi estis teda ĉi-supre. Mi ĝenerale estas ja teda grumblemulo.

7 thoughts to “Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo”

  1. Hmmm… kaj al mi sxajnis ke oni malmulte dankis cxeforganizantojn :) Do vi estas bravuloj (kaj vi speciale), mirindaj personoj kaj simple herooj. Dankon al vi pro la arangxo kaj invito. Mi ne memoras cxu mi havis skribitan devenurbon cxe ŝildeto, sed mi preferus ne havis gxin (sed tio ne tre gravas).

  2. Slavik, ne prenu en la kapon, kiel oni diras.
    Mi certas, ke pleje plendemas pro «maldankemo» tiu, kiu mem faris nenion aŭ plej malmulton.

    (6) Eĉ ne esperu!
    REU konsistas sole el sia neŝanĝebla Estraro, k tiu Estraro estas tro okupita pri memlaŭdado k internaj kvereloj — tial ne interesiĝas pri reala disvastigo de E-o k ne rimarkas ion okazantan ekstere…

  3. Jes, homoj en la Estraro ne povas ne scii pri la okazintaĵ’.
    Ili do scias. K tre ĝojas, ke ili mem ne bezonas ion fari por tio, sed ja povas raporti, ke tio estas sukceso de REU.

  4. Nu REU instigis min al la aranĝo, do homoj en la Estraro ne povas ne scii pri la okazintaĵ’, speciale ĉar ĝi estis «de REU» farita laŭ la poramaskomunikila komuniko kaj laŭ aliaj informoj.

  5. Mi ne certas: ĉu vi havis entute presitan ŝildeton? :)
    Ĝis la lasta momento mi ne certis, ke vi ion prezentos. :)

    Dankon pro la konsolaj vortoj, mi iom pli bone ekfartis pro ili.

  6. Slavik, vi troigas, vane.
    Versxajne, vi aludas min kiel nekontentulon pri la dank-forestoj al moskvanoj kaj penas citi nome min, dirante, ke la moskvanoj faris duonon de la programo. Mi pardonpetas, se mi eraris kaj vi aludis ne min. Sed se mi ne eraras, do, mi ripetas la veron: dum la Fermo nemalbonus mencii, ke la St-Pbgan festivalon kontribuis moskvanoj, speciale por la Festivalo venintaj. MASIanoj venis 12-ope (ni ne kalkulu la «amuzajn djadjkojn», kiuj venis de ni sendepende), faris eble 8 prezentojn (sxajne, 3 de Eo, la makedonan, la malnovslavan, la serban, la irlandan, la svedan + pere de ni okazis la 2 prezentoj de la japana), kaj por organizi cxion tion (inkluive la logxadon en St-Pbg) ni suficxe multe klopodis. Mi kalkulis tion pli-malpli anticipe kaj ne povis diri, ke tio konsistigas DUONON de la programo. Felicxe, ne duonon, sed suficxan parton por dum la Fermo (temas nur pri la Fermo) mencii gxojon, ke LF en StPbg estas komuna samideana afero de la du metropoloj. Cetere, mi — pro la malsana malvigleco — bedauxrinde ne diris dum la Fermo, ke mi tre gxojus vidi st-peterburgajn prezentantojn en la sekva moskva festivalo. Estigxus bonega tradicio — vizitadi kaj subteni unu la alian reciproke, trovi almenaux cxi tie komunan kampon, se ni ne sukcesas kunlabori en Esperanta medio. Ne akceptu dolore kaj ne opiniu, ke la situacio vere dolorigis min — tute ne! Mi jxuras! Mi nur iom bedauxras, ke ni pretergapis la bonan okazon emfazi nian amikecon kaj reciprokan helpemon en la nobla kampo de LF.
    Al Valentin Melnikov mi memorigas, ke mi hazarde estas REU-Estrarano, sed por la ambaux LF mi laboris simple kiel esperantisto, kiu arde subtenas la aferon de LF (neniu komisiis al mi la zorgojn). Cetere, la Moskva LF poziciigis sin kiel MASI-arangxo (nu, bone — ankaux kiel REJM-arangxo — cxar pleja parto de la klubo estas ankaux REJManoj). Do, kara — sen ofendoj — mi petegas! Kaj refojajn gratulojn al la sukcesa LF en St-Pbg!!!

  7. » gxojon, ke LF en StPbg estas komuna samideana afero de la du metropoloj

    Vere, ĝi povis esti tio, sed ĝi ne estis. Prezentantoj estis ne nur de tiuj du urboj (kaj neniu diras, ekz., en Ĉebo, ke LF estas komuna aranĝo de ĉiuj urboj, de kiuj venas prezentantoj/spektantoj).

    » faris eble 8 prezentojn… sxajne, 3 de Eo…

    6 temoj, 7 prezentoj. 2 de Eo. Pro la japana dank(eg!)on, sed ni havis sian varianton (kaj mi eĉ timas, ke mi ofendetis la aliajn prezentuntojn pro iom subita por ili rifuzo: ili dubis, ĉu ili sufiĉe kapablas fari la prezenton interesa — kaj mi dekomence ekpersvadis ilin fervore, sed poste subite rifuzis, dirinte, ke jen aperis aliaj; do, mi tre neunuece sentas min pri la japana temo en nia LF) kaj la knabinoj estis lokaj. ;)
    Fakte persone al vi, Mirina, mi volas danki speciale ne pro la japana, sed pro la prezentoj de Vertaler: mi scias, ke sen via penado — eĉ malgraŭ la momentetoj, kiam la patrino estis ne tre kontenta — lia veno povus ne realiĝi.

    Sed vere gravas ne la ĉi-supraj statistikaĵoj.

    Ĉie (krom eble neniel detale planita «solena fermo») la moskva kontribuo estis milfoje aŭdigita («venos moskvanoj kaj… jen venis moskvanoj… la moskvanoj multe helpis, bravuloj…»). Des pli malagrablis aŭdi pri ies malkontento ĉi-rilate.

    Fakte kial devis soni speciala aparta danko al moskvanoj kiel grupo? Kial ne al la iĵevskano, kiu ankaŭ speciale por la aranĝo venis el duobla foro?
    Ĉiuj prezentintoj bone laboris por la sukceso de la aranĝo, mi estis danka al ĉiuj kaj ne pensis pri ili kiel pri grupoj laŭ iuj artefaritaj grupigaj kriterioj kiel la geografia. Jen kial strangas por mi aŭdi la temon pri «moskvanoj». Strangas aŭdi pri aparta teamo, kiam mi, naiva ĉukĉa knabeto, imagis ne alian teamon, sed unuopulojn de mia kolektivo (samideanoj, samstriganoj, samvikianoj, esperantistoj, samforumanoj, saminteresanoj, amikoj ktp.). Tial mi estis konsternita, aŭdinte pri la «nesufiĉa danko al moskvanoj»; estis kvazaŭ la krizo de apartiĝo ĉe infanoj, kiam infano subite kaj ne ĉiam glate ekkomprenas, ke li ne estas la samo kaj tuto kun sia patrino. :)

    Vi skribe petegas «sen ofendoj», sed ne temas pri ofendo — neniukaze — temas pri rompo de mia mondobildo («картина мира», хе-хе, привет Илоне), pri sci-disonanco. Vi skribas, ke la situacio vere tute ne dolorigis vin, sed sciu, ke ĝi ja dolorigis/as min.

Комментарии закрыты