Filino evoluas | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Filino evoluas

Автор: В. Иванов. Записано 22.12.2007 в 05:24

Post du tagoj Maŝa iĝos dujara. Ŝi pli kaj pli multe parolas en Esperanto (iom paradokse, ĉar mi rimarkas, kiel mi pli kaj pli kondutas neorganizite ĉi-rilate, ŝaltante lingvojn meze de frazo aŭ eĉ uzante ĉefe la rusan): okazis, ke ŝi rerakontis en (sengramatika dume) Esperanto fabelon, kiun antaŭe sxi aŭdis nur ruse. Ŝi ofte uzas du vortojn — rusan kaj Esperantan — apude, kvazaŭ tradukante (pri iu blua objekto ŝi povas konstati: „Sinja. Blua“; ofte ankaŭ inverse — unue nomante la Esperantan vorton).

Maŝa tre ŝatas literojn kaj ciferojn, plurajn jam scias. Amuzis nin ambaŭ (min kaj la edzinon), kiam ni komprenis, ke ni evitas rakonti al ŝi pri la latina alfabeto. Ja certe infanon ne povas perpleksi la fakto, ke litero S ekzistas en kelkaj formoj: imageble, infano akceptus tion kiel fakton. Nur por la plenkreskuloj gravas, ke ĉio aspektu logike (kia logiko estas en la egaleco de G kaj g, A kaj a estas ja demando).

Pasintvespere Maŝa sukcesis mirigi nin per sia nelaŭaĝa ekzerco. Tenante du plastajn bastonetojn (per kiuj oni purigas nazon ks.), ŝi kunmetadis ilin laŭ diversaj anguloj kaj postulis, ke ni diru, al kiu litero similas tiu aŭ alia kunmeto de du bastonetoj. Ŝi mem respondadis, kiam ni tro longe pensis. Plej unue ŝi kunmetis krucon, ŝian plej ŝatatan literon X (prononcata inter ni kiel [ĥ:]). Poste ŝi faris ankaŭ A (la streketon inter la bastonetoj aldonante per fingro) kaj У (rusa [u]).

Ne, ni ne instruegas al ŝi legadon, ŝi ĉefe mem per sia scivolo atingis tion. Ne, krom legado ŝi ŝatas ankaŭ pli aktivajn agadojn kiel kurado, (ama) torturado de la kato, dancado ktp.

Foto: Fino de la ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk. Jam homoj disveturis plejparte, kaj Maŝa desegnas per rozkolora kreto en malplena vojo.

RET. Maŝa desegnas

Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений! Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!


Похожие записи/Similaj noticoj:

• Mia sinprezento el [denask-l]

Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo: Mi nomiĝas Slavik IVANOV,...

• Starto

Mi finfine decidis krei novan LJ-konton por de temp’ al tempo skribi ion en Esperanto. Kiam venas al mi la humoro...

• Kateto provoka

Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi...

• Kelkaj vortoj en la lingvo de Maŝa

zjuzja — ruĝa bela — blanka kaj bela gizza — griza no(v)a b(u)lua — blua granda — gaagn kuŭa — korvo...


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »


Комментарии к записи „Filino evoluas“

  1. andreo_t:

    Konataj lokoj… Konataj homoj…
    Infanoj vere scipovas tre multon, en kazo, se plenkreskuloj ne timas pri ilia infaneco kaj ne bremsigas la evoluon.

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0