La preskaŭ bona finna vortaro

Обложка русско-финского и финско-русского словаряJen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse).

Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория»

Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:

  • estas vorto jatko «denove» kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota «Denova/daŭriga milito» — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
  • inter la vortoj jonotaa «stari en vico» kaj jopa «eĉ, jam eĉ» forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri «jes» en la finna.

Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):

  • ilo «ĝojo», kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen «ĝoja»;
  • vero «imposto»;
  • verso «ĝermo»;
  • hikka «hikado» (en traduko de la porinfana animacia filmo «Mejzi» oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).

Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: «Venu, lernu la finnan kun ni» :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.

9 thoughts to “La preskaŭ bona finna vortaro”

  1. Mi iom suspektas, ke tio estas pirata eldono de finnlanda vortaro. Kiuj estas la aŭtoroj?

    Cetere, via nuna temo estas sufiĉe bela, sed ĝenas la blanka fono de la granda citilo.

  2. Pri la vortaro: ĝi kvazaŭ ne havas aŭtoron, nur «redaktoron» Aleksandrova. En la antaŭparolo oni sincere skribas «dum preparo de la vortaro estis uzataj modernaj finnaj vortaroj, vortaroj de la rusa lingvo kaj aliaj materialoj«. Do, tute povas esti alproprigita reeldono de iu alia vortaro :)

    Pri la temo: mia nuna ekrano, aĉetita en 2004, ne distingas inter multaj varioj de griza — ĉu temas pri la granda citilo-signo maldekstre de citoblokoj? Ĉu la fono ĝenerale ne estas blanka? Antaŭdankon pro la precizigo.

  3. Jes, la granda citilo. Ĝi havas blankan fonon, sed la teksto havas hele grizan fonon, do la citilo aperas en blanka kvarangulo sur la cetere griza fono.

  4. Mi ŝanĝis la bildeton al travidebla gif-bildo: nun devas funkcii (eventuale bezonatos renovigo de la paĝaro kun premita Ctrl-butono, preter la kaŝ-memoro de la retumilo).

  5. Tamen, nun mi rimarkas alian fuŝeton: la tiparo, kiun vi uzas por titoloj, sur mia ekrano ne havas ĉapelitajn literojn, kaj sekve la ĉapelitaj literoj venas el alia tiparo. Do, la ŭ en «preskaŭ» aspektas tute alimaniere ol la aliaj literoj de la titolo. :-(

  6. Problemoj pri la tiparoj evidente okazas, ĉar vi uzas Mac-on; en Vindozo (mi uzas version XP) ĉio glatas en ambaŭ FF kaj IE. Ĉu vi povus diri, kiajn senserifajn tiparojn vi havas en Mac-komputilo?

  7. La demando estas malĝuste metita. Interesa estas ne kiujn tiparojn mi havas, sed kiuj el la tiparoj defaŭlte instalitaj en makintoŝa komputilo estas plene unikodaj, aŭ almenaŭ enhavas la esperantajn literojn, eĉ se mankas la rusaj, kiel ofte okazas. El la senserifaj, mi kredas ke oni povas certi pri Arial, Verdana, Tahoma kaj Geneva. El tiuj, en vindoza komputilo kredeble estas Arial kaj Verdana, eble ankaŭ Tahoma — mi ne scias, ĉar mi preskaŭ neniam uzas vindozajn komputilojn.

    Tamen tio ne sufiĉas. Ekzistas ankaŭ linuksaj komputiloj, kaj tie la tiparoj estas tute aliaj, ĉar liberaj. Mi ĵus kontrolis, kaj la sama problemo eĉ pli akre aperas en Firefox sub Kubuntu. Tie ne nur en la titoloj, sed ankaŭ en la kuranta teksto viaj ĉapelitaj literoj aperas malsame ol la neĉapelitaj.

    La sola maniero certe eviti tiajn problemojn en paĝaroj, kiuj enhavas ne nur anglajn, (aŭ nur rusajn) literojn, estas tute ne difini la tiparojn. Tiun konkludon mi faris en mia propra retejo post pluraj provoj per divesaj komputiloj kun diversaj operaciumoj. Mi ne sukcesis trovi tipar-difinon, kiu bele funkcius en ĉiuj.

  8. Dankon. Interesa solvo, kiun mi ankoraŭ ne pretas akcepti. Sed trafoliumi la CSS-dosieron ja, vere, jam temp’ está. Mi verdire ne memoras, kion tie la barata programisto skribis por titoloj kaj ĉefa teksto… :)

Комментарии закрыты