DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion

DJ Kunar, laŭ ĉiuj aliaj datumoj tute adekvata persono, i. a. aktiva Esperantlingva bloganto, hieraŭ aldonis al sia uzanta paĝo en Vikipedio la jenan alineon:

Mi ne intencas regule aŭ multe redakti ĝis la Esperanto-Vikipedio liberiĝos de la amaso de rubo-artikoloj (da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 30.000) kaj havos sistemon por certigi minimuman lingvan kapablon de la redaktantoj. Por vidi harstarigajn ekzemplojn, sufiĉas sekvi la labororon [laboron? — Amikeco.ru] de Vikipediisto:Bertilow kaj vidi, kiel la artikoloj aspektis antaŭ ol li lingve poluris ilin.

La alineo elmontras la popularajn miskomprenojn de la esenco de Vikipedio.

Unue, Vikipedio ne povas tuj iĝi bela, informriĉa kaj lingve glata, malgraŭ ke ĉiuj ĝiaj uzantoj (aparte el la lingvoj, kiuj ne havas aliajn enciklopediojn) sincere volas tion. Por ke ĝi iĝu bona, ne sufiĉas forigi malbonajn artikolojn. Vikipedio, laŭ plurfojaj eldiroj de ĝiaj fondintoj, ne estas enciklopedio preta, sed nur la medio por kune verki ĝin.

Due, ignorado de Vikipedio ne povas kaŭzi kreskon de ĝia kvalito. Gunnar (DJ Kunar) ja mem mencias pozitivan kontribuon de Bertilo, kiu lingve poluras artikolojn sen atendi, kiam tiuj pliboniĝus per si mem.

Bertilo do komprenas, kiel Vikipedio funkcias, dum Gunnar ne :)

9 thoughts to “DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion”

  1. Mi pensas, ke vi mistaksas la aferon. Fakte mi praktike centprocente samopinias kun Kunar pri ĉio, kion li skribis, kaj mi mem plu apenaŭ ion faras en la Esperanta Vikipedio. Mi plene subtenas la ideon de Kunar, ke necesas sistemo, kiu certigas minimuman lingvokapablon de la redaktantoj.

  2. > vi mistaksas la aferon

    Nu bloga ĝenro implicas, ke oni simpligas aferojn :)

    > necesas sistemo, kiu certigas minimuman
    > lingvokapablon de la redaktantoj

    Ĉu vi imagas tian sistemon en Vikipedio? Kiel ĝi povus aspekti? Ja teorie oni povus starigi apartan vikion kun la samaj rajtigiloj (tiukaze eblus kopii la enhavon de eo.wiki), sed en tiu nova loko iel kontroli la lingvan nivelon…

    Tamen, ĉu ne de tio komenciĝis Vikipedio: de elitisma projekteto, kiu tro malrapide evoluadis.

    Alia vojo povus esti pli bona elstarigo de rekomendindaj artikoloj surfone de informado pri la esenco de Vikipedio: ke Vikipedio ne estas (kaj apenaŭ iam estos) preta enciklopedio, ĝi estas nur kunlaborejo.

    > mi mem plu apenaŭ ion faras en la Esperanta Vikipedio

    Ankaŭ mi po semajnoj ne faras ion seriozan tie. Eble same pro laciĝo de la impreso de senfina onta laboro, kiu atakas en malpli evoluintaj vikipedioj. Sed iom alia afero estas rezigni de kunredaktado kun sloganecaj kvazaŭ-akuzoj: «mi ne plu redaktos ĉi tie, meze de la harstarigaj ekzemploj; unue purigu por mi la lokon» :) Neniu venos purigi lokon por ni en nia Vikipedio.

  3. Ĉu vi imagas tian sistemon en Vikipedio? Kiel ĝi povus aspekti?

    Mi havas sufiĉe klaran bildon de tia sistemo: De tempo al tempo ĝi postulas etan lingvan teston antaŭ ol akcepti kontribuon. La rezulto konserviĝas en datumbazo. Se la rezulto estas tro malbona, la uzanto ne rajtas kontribui. Se ĝi estas sufiĉe bona, li rajtas.

    Komence aperu tiaj testoj relative ofte, sed se la rezultoj estas tre bonaj, ili aperu pli kaj pli malofte. Sed se la rezultoj komencas malpliboniĝi, ili plioftiĝu. Ekzistu iomete ampleksa datumbazo de simplaj lingvaj testoj, el kiu ĉiufoje hazarde elektiĝas unu aŭ kelkaj demandoj.

    Klare, ke realigo de tio postulus multe da programado. Sed estas klare, ke nur eta malplimulto inter la homoj, kiuj aktivas en la Esperanta Vikipedio, aprobus enkondukon de tia sistemo. Tial mi ne malŝparis tempon efektive programante tian solvon.

    Tamen, ĉu ne de tio komenciĝis Vikipedio: de elitismo projekteto, kiu tro malrapide evoluadis.

    Jes, tio estas grava kontraŭargumento. Oni devas elekti, ĉu oni volas rapidan evoluon kun abisma kvalito, aŭ malpli rapidan evoluon de io espereble pli bonkvalita.

  4. Vi evidente preterlegis la vortojn «regule aŭ multe». Alimaniere mi ne povas klarigi al mi mem, kiel vi venas al la konkludo, ke mi rezignas entute kontribui al la Vikipedio.

    Fakte mi tute ne atendis, ke oni citus tiun novan alineon — kaj eĉ tiom rapide! Rilate al la «popularaj miskomprenoj» mi nur povas diri, ke mi nek atendas, ke la Vikipedio tuj estu bona, nek postulas, ke aliaj purigu por mi — kaj ke mi ne komprenas, kiel vi deduktis tion el miaj vortoj. Eble mi faris la eraron, ne tuj aldoni kelkajn diskutojn, kiuj gvidis al mia rezigna komento, kiu laŭ mi ne estas pli akra ol la vortoj de Bertilo en sia uzantoprofilo.

    Por profunde pridiskuti la aferon, necesus atentigi pri multaj vundaj punktoj de la nuna Esperanto-Vikipedio. Mi ne atendis iun reagon de aliaj, ĉar mi jam kreis la subpaĝon «kvalito» en mia profilo, sed ĝis nun havis la impreson, ke neniu interesiĝas pri ĝi.

    Cetere en la Diskutejo vi trovos aktualan diskuton kun la titolo «Fuŝistoj», en kiu diversaj administrantoj pripensas, kiel enkonduki striktajn regulojn por plialtigi la lingvan kvaliton. Sed mi ne aŭdacas esperi, ke la historio je la fino tamen pravigas min…

  5. mi ne povas klarigi al mi mem, kiel vi venas al la konkludo, ke mi rezignas entute kontribui al la Vikipedio.

    Mi nenie skribis, ke vi entute rezignas, sed tempas pli pri via deziro per administraciaj aux aliaj nedifinitaj rimedoj plibonigi lingvajxon aux faktaron de eo.wiki. Mi ne scias pri tiuj rimedoj, nek mi estas perfektemulo, kia vi, jen kial mi blogis pri la temo.

    La tuja reago estas facile klarigebla: iam mi aldonis vian uzantopagxon al mia atentaro. Mi lastatempe kontribuas cxefe per kontrolado de mia atentaro: kaj jen, trarigardante la atentaron, mi trovis vian redakton kaj tuj volis pri gxi skribi.

    Cetere, vian subpagxon «kvalito» mi certe vidis; kaj gxi postlasis la impreson, ke vi kontrauxas uzon de robotoj en Vikipedio. Kiel administranto de malpli granda Vikipedio (os.wiki) mi ja scias, kiel robotoj faciligas rutinajxojn, kaj jen kial ne povas kompreni vian negativisman pensadon pri tio, ke robotoj nepre estas uzataj por trompi statistikajxojn (grandigi nombrojn).

  6. Jam antaŭ tri jaroj mi faris proponon, kiel savi la Vikipedion. Kiel mi mem jam skribas en la teksto, ĝi estas polemika; tamen je mia granda surprizo, homoj reagis tre pozitive. La supra komento de Bertilo mencias similan teknikon. (Pri la realiĝo de tia programo mi tute ne spertas; aliokaze mi mem estus preparinta ion similan jam.) Mi vidas nenion negativan en tio, atentigi pri problemoj de la Vikipedio kaj malfortaj flankoj de la nunaj reguloj. Fari proponon, kiel aferoj povus funkcii pli bone, estas eĉ pli bone. La ideo nun diskutata en la Vikipedio mem — administrantoj avertas homojn kun tro malalta lingva nivelo / komencantoj unue laboru en sia uzantospaco — estas teknike pli facila, tial tuj realigebla. Cetere ankaŭ pri tio mi pensis jam antaŭ monatoj.

    Por eviti miskomprenojn: Kion mi skribas en mia taglibro aŭ mia uzantoprofilo, estas mia persona opinio, kaj ne tio, pri kio mi pensas, ke ĉiuj devas agi/pensi tiel. (Komparu tion al la nuna profilo de Bertilo.) Ke tiuj pensoj entute ricevas atenton, jam tre bonhumurigas min.

    Pri robotoj necesas diri, ke mi verkis la tekston dum la tempo, kiam la Volapuko-Vikipedio kreskis freneze kaj aliaj Vikipedioj iom pli malforte same faris. Nur poste oni decidis en la Esperanto-Vikipedio, limigi la uzon de robotoj. Krome mi daŭre kontraŭas la ideon, unue krei artikolojn per robotoj kaj poste prilabori ilin. La risko tro grandas, ke neniu homo transprenas tiun taskon (vidu ekzemple la 12.000 ne-artikolojn pri Germanaj vilaĝoj).

    Mia teksto pri robotoj enhavas konkretajn proponojn, kiel uzi ilin: Robotoj subtenu la homojn ĉe stultaj, facilaj taskoj. Ili povas ekzemple kopii tabelojn el aliaj Vikipedioj al estontaj artikoloj, kiuj troviĝas en la uzantospaco. Tiel oni evitas la amason da fantomo-artikoloj, kiuj nun regule aperas, se oni elektas «hazardan artikolon».

  7. Ke tiuj pensoj entute ricevas atenton, jam tre bonhumurigas min.

    Vi estas elstara kultura aganto en Esperantio, krome homo kun interesaj freŝaj vidpunktoj, tio ne povas ne ricevi atenton :)

    …kontraŭas la ideon, unue krei artikolojn per robotoj kaj poste prilabori ilin. La risko tro grandas, ke neniu homo transprenas tiun taskon…

    Mi estas, laŭ la uzata en ru.wiki termino, «iamajnisto» — mi kredas, ke Vikipedio akumulu informon, eĉ kiu klare ne iĝos perfekta artikolo en la daŭro de la proksimaj jaroj. Rilate la robotan alŝuton, sobra aliro certe ĉiam estas preferinda: ekz., en os.wiki ni alŝutis aŭtomate nur la urbojn de Rusio pli grandajn ol 100 mil (se mi ĝuste memoras, certe estis ia limo) kaj ĉiujn landojn de la mondo. Kompreneble ŝutadi dekmilojn da eŭropaj vilaĝoj en malgrandajn vikipedietojn aspektas aŭdaca defio al la Fondaĵo kaj ĝiaj serviloj :)

    Kio plej ĝojigas min pri nia interparolo, estas ke vi daŭre pensas pri Vikipedio, havas opinion kaj planojn pri ĝi.

  8. Jes, mi daŭre pensas pri tio, kiel solvi kelkajn problemojn de la Vikipedio. Mia teksto ĉefe alcelis defendi mian neaktivecon, ĉar oni jam kritikis min, kiam mi dum kelkaj semajnoj nenion verkis (kaj dume kore salutas eĉ-ne-komencantojn, kia justeco kaj dankemo). Kun la nuna sistemo mi ne vidas, kiel mi povas fari veran diferencon — sed tiu sento (aŭ iluzio) necesas por libervola/idealisma aktiveco.

    Mi proponis unue prizorgi la grandajn Germanajn urbojn kun minimume 100.000 enloĝantoj. Da ili ekzistas 100. Poste oni povus okupiĝi pri ĉiuj lokoj, kiuj havas urborajtojn. Tio estus aldonaj 1.900. Restus 10.000 vilaĝoj. En la Germana Vikipedio oni havas tutan teamon por verki tiujn artikolojn kaj ankoraŭ ne finis la laboron post pli ol du jaroj. Aparte triste estas, rigardi al la du listoj de Germanaj urboj. Se oni rigardas al la ŝanĝoj en tiuj artikoloj, oni vidas apenaŭ homan aktivecon, preskaŭ nur robotan.

    Vi proponis pli bone elstarigi la bonajn artikolojn. Tamen ankaŭ tio estas problema, ĉar fuŝemuloj povas tute malseriozigi la enhavon. Vidu la enskribon de Bertilo pri Atlantido.

    Cetere nun ekis eĉ pli nova diskuto en la Esperanto-Vikipedio pri robotoj. Oni kalkulis eĉ pli pesimisme ol mi kaj atentigis, ke la amasoj da ĝermoj pri Germanaj vilaĝoj kaj astronomiaj objektoj pli malhelpas ol helpas. Ŝajne nun aliaj skribas la ideojn, kiujn mi jam havis longe antaŭe. Sed mi hezitas akcepti, ke mi estas avangarda. Mi ne volas pensi tion, ĉar mi konsideras min sufiĉe normala homo, kaj se mi estas iamaniere elstara, kio tiam estas la resto de Esperantujo?

  9. kio tiam estas la resto de Esperantujo?

    La resto de Esperantujo ne sufiĉe seriozas pri la lingvo kaj, sekve, eldiras siajn sagacaĵojn en aliaj lingvoj. Plejmulto da homoj en Esperantujo havas la saman malsanon, kiun Piron ŝatis trovi ĉe nedenaskaj angloparolantoj: afazion kun neeblo esprimi foje eĉ plej bazajn aferojn.

Комментарии закрыты