La plej disvastiĝinta familinomo | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

La plej disvastiĝinta familinomo

Автор: В. Иванов. Записано 25.04.2008 в 09:15

Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua plej populara familinomo tie estas la estona Tamm (5241), sekvas ĝin Saar (4352).

Tiamaniere Ivanovoj relative abundas ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj apudaj landoj, kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas rusoj. Ivanov, apud Smirnov kaj kelkaj aliaj, estas tre disvastiĝinta inter ĉiuj rusoj familinomo, devenanta de la persona nomo Ivan, iam multe pli populara, ol hodiaŭ. Laŭ la familia legendo, mia patro volis nomi min Ivan, omaĝe al sia patro (mia avo) Ivan Ivanov, naskiĝinta en 1904. Supozeble, aliaj homoj intervenis, emfazinte ke la nomo eksmodiĝis :) — tiel mi iĝis portanto de ĉeĥ-devena (?) nomo.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Mislegitaj

Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo...

• Diskriminacio de la nedenaskaj

En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe....

• Ruslingva blogaro redesegnas Leninon

Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A....

• Joĵin refuroris

Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon...


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 8 »


Комментарии к записи „La plej disvastiĝinta familinomo“

  1. Formiko пишет:

    Do, ĉu vi estas Estonia? Aŭ Ĉeĥa?
    Ĉe mi, estas multe da rusuloj kaj ukrajnuloj, sed ne estoniuloj :(
    Получать удовольствие!

  2. В. Иванов пишет:

    Mi estas ruso el rusia urbo Peterburgo, se via demando estis pri tio. Mia familinomo estas Ivanov, ja pro tio la teksto interesis min :)

    Rusoj kaj ukrainoj abundas en Usono kaj Kanado: kredeble, vi estas de tie?

  3. Svetko пишет:

    En la ĉeĥa “pli” estas víc (ť > c, dum ť > č en la orientslava lingvo), kaj la nomo estas entute eĉ Václav.

  4. V.Melnikov пишет:

    Do, la estonoj korektis iaman mison?
    Antaŭ 2-3 jaroj ili oficiale anoncis, ke Ivanov estas la 5-a familinomo laŭ ofteco en Estonio. La unuaj 4 estas iuj estonaj familinomoj. La tubero en la afero estis, ke ili traktis “Ivanov” k “Ivanova” kiel _diversajn_ familinomojn, dum la estonaj ne distingas viran k inan formon…

  5. В. Иванов пишет:

    kaj la nomo estas entute eĉ Václav

    Jes, mi scias, ke Vaclav, sed la nomo estas “ĉeĥa”, ĉar la ortodoksa eklezio rakontas pri ĉeĥa princo Sankta Vjaĉeslav, se mi memoras ĝuste.

    Kiel ni ambaŭ scias, mia pli ofte uzata en Esperantujo nomo — Slavik — ja estas ĉeĥa kaj slovaka, ĝi estas nomo de najtingalo :)

    La tubero en la afero estis, ke ili traktis “Ivanov” k “Ivanova” kiel _diversajn_ familinomojn

    Vere-vere. Vi rememorigis kaj mi rememoris, estis tia novaĵo. Eble ĉi-foje estis same, sed ĵurnalistoj mem kalkulis?.. :)

  6. Peeter пишет:

    “…kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas rusoj…”

    Ne triono, sed kvarono.

  7. В. Иванов пишет:

    Peeter, dankon pro la ĝustigo, mi ne havis precizan statistikon ĉemane. Ĉi-kuntekste, fakte, ju malpli grandas la rusa malplimulto estonia, des pli impresas, ke la familinomo iĝis la unua en la kalkulo; ĝi estas tro ofta inter rusoj :)

    Mi scias okazon, kiam neparencaj inter si homoj enamiĝis kaj geedziĝis — kaj la novedzino ne devis ŝanĝi la dokumentojn por la nova familinomo, ĉar la familinomo de le edzo koincidis kun la ŝia: ili ambaŭ estis Ivanovoj :)

  8. Formiko пишет:

    Mi loĝas Usono, NovJorkUrbo.
    Mi lernis la rusa, kiam mi estis infano per mia najbaro, kies familio parolis nur la rusan , do, por vespermanĝi, mi devis lerni la rusan! :)
    Mi havas ekzemplero de Азбука ankaŭ :)
    Ĝis!

Поделитесь мнением