Ruslingva blogaro redesegnas Leninon | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Ruslingva blogaro redesegnas Leninon

Автор: В. Иванов. Записано 23.04.2008 в 03:07

Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A. Serov «Petantoj ĉe Lenin» (1950). La 22-an de aprilo estas ja la naskiĝtago de Lenin.

La originala bildo estas jena. Ĝin konas preskaŭ ĉiuj eks-sovetianoj, ĉar ĝi estis en mezlernejaj lernolibroj kaj pluraj aliaj fontoj:

Petantoj ĉe Lenin. Olepentraĵo de Serov, 1950.

Multaj partoprenantoj de la malserioza konkurado ne detenis sin de rekta mokado pri la pentraĵo kaj ĉiuj en ĝi desegnitoj (kio ankaŭ vokis indignon de aliaj blogantoj kaj ondigis blogosferon). Tamen kelkaj «repentroj» estas kaj spritaj kaj sufiĉe taktaj rilate la originalon. Ekzemple la bildo fare de VivĴurnala uzanto axsm atribuas al la petantoj plendon al Lenin: «Vladimir Iljiĉ, kapitalistoj tute freneziĝis, pendigis multe da reklamo en VivĴurnalo». La rusa teksto uzas blasfemaĵon kun la interna formo «kaciĝi», kie mi tradukis «freneziĝis».

tro da reklamo en VivĴurnalo!

Estas aludo al la sufiĉe brua konflikto ĉirkaŭ la decido de la en Moskvo bazita kompanio SUP, pli frue aĉetinta VivĴurnalon, forigi la senreklamajn «bazajn» (t. e. senreklamajn) kontojn, kiuj ekzistis en VivĴurnalo ĉiam. Malgraŭ ke formale la firmao, kiu posedas la popularan servon, tute rajtis tion fari por altigi siajn enspezojn, la komunumo multe kaj diversmaniere protestis. VivĴurnalo (ЖЖ [ĵeĵe] en la rusa) restas la plej populara platformo de ruslingvaj blogoj (47831 blogaj enskriboj hieraŭ), malgraŭ ke ĝin jam preskaŭ atingis alia servo — LiveInternet kun 36820 enskriboj hieraŭ.

La esenco de la populara inter ruslingvaj blogantoj ĝenro de «ĵaba» («rano» en la rusa) estas ridindigo de iu bildo (foto aŭ pentraĵo) per aldono de, foje tre simpla aŭ eĉ primitiva, frazo aŭ detalo.

Jen ankoraŭ unu interesa «rano» el la pentraĵo de Serov: fakte nenio estas ŝanĝita, sed la bildo reaperas en tute nova kunteksto, kiel video ĉe YouTube.

YouTube kaj Lenino

La tutan proponitaron kaj la diskuton pri ĝi eblas vidi en la blogo de Lebedev (la tuto jam okupas naŭ paĝojn).

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Mislegitaj

Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo...

• Kelkaj vortoj en la lingvo de Maŝa

zjuzja — ruĝa bela — blanka kaj bela gizza — griza no(v)a b(u)lua — blua granda — gaagn kuŭa — korvo...

• Dum ili estas mallongaj, ili restas regulaj

Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn...

• Slango en Esperanto, etudeto

Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo...


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »


Комментарии к записи „Ruslingva blogaro redesegnas Leninon“

  1. canab:

    чё то мало я тут что понял

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0