Samloka laborado furoras

Samloka laborado en Je-burgEn rusia Jekaterinburg ekfunkciis la unua en Rusio oficejo de samloka laborado (angle kaj ruse ĝi nomiĝas co-working). Ĉirkaŭ deko da unuopaj «liberlancaj» fakuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj kunigis siajn penojn por aranĝi komunan laborlokon en turo de pompa Stalin-stila konstruaĵo ĉe la fervojstacio de la urbego (vd. foton).

La ideo de samloka laborado estas provizi bonan oficejon por unuopuloj kaj malgrandaj kolektivoj, kiuj ne povas pro iuj kialoj ekhavi apartan oficejon. Ne ĉiuj unuopuloj sukcesas bone labori hejme: «biero en fridujo danĝere proksimas al la komputilo», kiel ŝercis Maks Krajnov, loĝanta en Aŭstralio rusa bloganto kaj fakulo pri interretaj projektoj.

Oficejoj de samtempa laborado povas esti utilaj:

  • kiam homo ne povas labori hejme, ĉar io aŭ iu malhelpas aŭ eble ĉar ne eblas organizi tie bonan laborlokon;
  • kiam persono oficvojaĝe venas al alia urbo kaj ne povas labori en hotelo;
  • kiam kompanio dungas profesiulon en alia urbo;
  • kiam nova projekto esperas trovi en la oficejo portempajn kunlaborantojn sen la bezono dungi profesiulojn por «plena labortago»;
  • en pluraj lokoj, i. a. en malpli grandaj urboj de Rusio, ankoraŭ tro multekostas rapida interreto, kaj estas finance bona ideo dividi retkonekton je kelkaj homoj.

Kaj tiel plu. La ideo de samtempa laborado aperis kaj ekhavis nomon en Usono, estis diskutata en ruslingva interreto la tutan printempon, kaj jen realiĝis kiel la nova oficejo en Jekaterinburg, la sufiĉe fama en Esperantujo urbo en Uralo, i. a. lulejo de la eldonejo «Sezonoj».

La oficejo de samloka laborado en Jekateriburgo havas seriozajn problemojn: ekzemple, ĝi estas en la naŭa etaĝo, kaj la lifto ankoraŭ ne funkcias (estas riparata sen promeso de la certa dato de refunkciiĝo). Pluraj startantaj projektoj ŝatus uzi la luatan ejon por renkontiĝi kun investantoj kaj klientoj, tio apenaŭ eblas, kiam la invitito devas rampi al la naŭa etaĝo.

Tamen ĉiujn problemojn kovras la prezoj: unu plentago da laborado en la oficejo kostas 300 rublojn (malpli ol 10 EUR), plena monato kun sia fiksita loko — 4 mil rublojn.

En aliaj blogoj: Kalle Kniivilä bone klarigis, kiel legi elektronikajn librojn per poŝtelefono; japano Vastalto, kun dokumentoj en la manoj, alvokas rekonsideri tradicion pri transdono de personaj nomoj en Esperanto.

Комментарии закрыты