Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido

Lastatempe reprezentantoj de Rusio tre bonŝancas, eble ne nur enlandaj spektantoj tion rimarkis. Peterburga futbala klubo „Zenit“ gajnis la UEFA-pokalon, la unuan fojon post 1992 hokeistoj el Rusio iĝis mondaj ĉampionoj, kaj tuj poste triopo el Rusio gajnis kantokonkurson „Eŭrovido“. Kompreneble, la okazaĵojn oni  pridiskutas en la lando.

Dum la hokeaj teamoj de Rusio kaj Kanado ankoraŭ ludis, kaj Kanado ankoraŭ superis kun 4:3, bloganto expatriarh diris: „Se tiu sentaŭgulo Kovalĉuk enigos nun du golojn, mi pretas formanĝi liajn sketilojn“. Tre efike por populareco de la blogo, ĝuste Kovalĉuk enigis precize du golojn en la pordon de la kanada teamo, kaŭzinte gajnon de Rusio kaj 222 komentojn en la blogo de expatriarh. La okazaĵon prilumas eĉ eksterreta gazetaro. Mem expatriarh blogis ĵus: „Mi kredas je daŭrigo de tiu ĉi mirakla historio. La sketiloj de Kovalĉuk devas esti miaj. Nun mi ekhavis celon por mia vivo“. Alia bloganto trafe atentigis: „Jure mi pretas formanĝi liajn sketilojn ne egalas al mi formanĝos liajn sketilojn“.

Viktor Belan (sceneja kromnomo Dima Bilan) dum provludo antaŭ la konkurso Eŭrovido„Kutime Eŭrovido okazas en ĉefurbo, sed en nia kazo ĝi estos en Peterburgo. Kial? Divenu mem“, — ŝercas humuristo Vladimir Vinokur. Deputitoj de la peterburga urba dumao jam sendis al la rusia premiero Putin peton „konsideri la eblecon“ okazigi finalon de Eŭrovido sekvajare en Sankt-Peterburgo anstataŭ Moskvo. Politikisto Ludmila Narusova, iom sentakte, jam komentis por gazetaro: „Certe en Peterburgo. Ĉar ĝi estas la plej eŭropa urbo de Rusio, fenestro al Eŭropo ekde la tempo de Petro la Unua. Dum Moskvo estas urbo de komercistoj“ (ŝi uzis la malnovan vorton „kupec“ por „komercisto“). Inter la malpli oficialaj kialoj por Peterburgo estas la repaciga rolo de la populara glacidancisto peterburgano Eŭgeno Pluŝĉenko, kiu per sia partopreno iom niveligis la tre varian rilaton — de fanatika amo ĝis la malo — de rusianoj al la kantisto Dima Bilan (en la foto).

Dum iuj rapidas dividi la novan gloron, ne ĉiuj ĝojas pri la lastatempaj venkoj. Bloganto apparent, partoprenante pli larĝan interblogan diskuton, opinias: „Estus strange, se malpura senhejmulo fierus pri arte beligitaj ungoj. Same pri profesia sporto kaj aliaj akcesoraĵoj. Kiam la vivo ĉi tie estos normala, tiam eblas ankaŭ pri la akcesoraĵoj paroli kaj ĝoji. Sed ĝis tiam — pardonu“.

Multe pli krude la saman ideon eldiris influa bloganto Arsenij Fjodorov, iama novgorodano migrinta en Ekvadoron:

Mi gratulas. Hokeo, futbalo kaj iu bugrulo. Kace multas sukcesoj de la grandega lando, estas fierindaĵoj por ĝiaj loĝantoj. Nun estus agrable, se Rusio venkus en tutmondaj konkursoj de aŭtoj, medicina ilaro kaj vivnivelo de ĝia ekstermoskva loĝantaro.

Citanta la rusan ekvadoranon redaktoro de scienca blogo FreeResearcher.net, mencias alian fierindaĵon de Rusio: partoprenon de rusiaj sciencistoj en aŭdacaj internaciaj projektoj kiel ATLAS. Tia partopreno, laŭ la aŭtoro biofizikisto, estas pli fierinda ol gajnoj de la hokea teamo: „La fakto, ke almenaŭ en eksterlandaj laboratorioj rusaj sciencistoj povas labori kaj partopreni en io tia, jes ja estimigas“.

Mi meditas: ĉu multas en la mondo aliaj nacioj, kiuj tiel strange, kun tiom da grumblado rilatas al siaj venkoj?.. :)

6 thoughts to “Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido”

  1. Биплан ведь тоже откуда-то из твоих родных краёв? Не знаю, комлимент это для тебя или нет, но у вас с ним есть какое-то сходство в чертах лица.

  2. Угу, он родился в КЧР и вырос в КБР, в Майском. Мы, наверное, через 1—2 рукопожатия знакомы :)

  3. Мы, наверное, через 1—2 рукопожатия знакомы :)

    Вах, неужели у вас там такая межрегиональная связность сообществ?

  4. Да, я бывал пару раз и в Нальчике, и в Майском. Мой дворовой друг детства на каждое лето уезжал к родстенникам в Майский, ну и т. д.

  5. «ĉu multas en la mondo aliaj nacioj, kiuj tiel strange, kun tiom da grumblado rilatas al siaj venkoj?.. :)»

    Tio estas tipa Germana sinteno. Gratulojn cetere pro la sukecoj!

Комментарии закрыты