Komunistoj ne ŝatis la novan filmon

Peterburgaj komunistoj publikigis en sia paĝaro proteston kontraŭ la nova filmo de Spilberg (Spielberg) pri Indiana Ĝons (Indiana Jones). En la daŭrigo de la fama kinoserio Indiana batalas kontraŭ sovetaj soldatoj en 1950-aj jaroj. Jen preskaŭ plena Esperanta traduko de la teksto:

Komunistoj de la Lenin-urbo decideme anoncas pri sia profunda protesto kontraŭ apero en rusia spektigo de la filmo-provoko, la vomaĵo de la Malvarma milito, de la fia kalumniaĵo — aventura filmo de S. Spilberg „Indiana Ĝons kaj reĝlando de kristalaj kranioj“.

La filmo celas kalumnii kontraŭ sovetiaj komunistoj, veki novan ondon de kontraŭsovetismo, krei inter la monderna junularo falsan imagon pri la eksterlanda politiko de Sovetunio dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Karikature kaj malbele pentras la filmo agojn de sovetaj soldatoj kaj nia spionino, kiujn senkompate neniigas la usona superheroo-solulo Indiana Ĝons. Tiaj elpensaĵoj formas inter la nova generacio de rusianoj malvenkeman humoron, necertecon pri potenco de sia lando, kliniĝemon antaŭ Usono.

Al s-ro Spilberg, la malamanto de ĉio soveta, ni devas rememorigi, ke en 1957 (la agotempo de la filmo) Sovetunio ne sendis teroristojn en Usonon, sed lanĉis la unuan artefaritan sateliton, kiu meritis ravon de la tuta mondo.

Ne, komunistoj ne alvokas reveni al la tempoj de malpermesoj kaj cenzuro! Tamen tute ne klaras, por kio necesis aĉeti tian filmon, al kiu fremdas ajna arta valoro, dum rusia kinoindustrio restas sen inda ŝtata subteno! Prefere la malamikoj de Rusio spektu la senvaloran kalumniaĵon de Spilberg per DVD kaŝite, kiel perversuloj.

Ni alvokas la spektantojn prifajfi la filmon dum la premiera montro en kinejoj de Peterburgo kaj sendi protestajn leterojn al la pupoj de imperiismo — Harrison Ford kaj Cate Blanchett.

La nova filmo de Spilberg estis filmita rekorde rapide, dum 79 tagoj. En Rusio ĝi estos montrata sur 808 ekranoj, kio estas rekorde vaste premiero.

Iom eksterteme: mi meditas, ĉu indas apartigi miajn noticojn pri Rusio al aparta domajno kaj paĝaro. Tiel enhavo kaj ĉi tie, kaj en la nova projekto estus pli unueca. Samtempe mi dubas, ĉu indas fari novan paĝaron, kies renovigo estos ege malregula. Kion pensas vi?

4 thoughts to “Komunistoj ne ŝatis la novan filmon”

  1. Ne indas fari apartan retejon laŭteme. Ja indas havi la etikedon «Rusio» por ĉiuj skriboj kun rilato al Rusio, kaj publike proponi RSS-distribuon por tiu etikedo. (Tia distribuo ja estas aŭtomate kreata, sed ne ĉiuj uzantoj komprenas, kiel ĝin aboni.)

  2. » distribuo ja estas aŭtomate kreata, sed
    » ne ĉiuj uzantoj komprenas, kiel ĝin aboni.

    La logiko estas iom nekonvinka. Ne ĉiuj vizitantoj entute scias, kio estas RSS kaj ke ĝin eblas aboni…

    Ĉar intertempe per diversaj medioj venis tri konsiloj ne starigi novan retejon (kaj nul konsiloj fari ĝin), mi daŭre skribu pri ĉio en mia blogo. Se akumuliĝos sufiĉe multe da Esperantaj tekstoj pri Rusio, eblas ja ilin iam apartigi poste. Estas mirinde multe da neokupitaj E-lingvoj domajnoj en la zono .ru: verdire, tio provokas!..

  3. Pri la translokigo mi lasis komenton en alia enskribo, neatentante, al kiu enskribo mi respondas.

    Rilate al Indiana Jones: Ekzistas komputila ludo, en kiu Indiana Jones esploras la turon de Babel. Tie aperas Rusaj komunistoj. Sed la ludo ne kreis malamon kontraŭ Rusoj ĉe mi, sed emon kapabli legi la cirilan alfabeton. Tiom simplaj la efikoj evidente ne estas…

  4. Sed la ludo ne kreis malamon kontraŭ Rusoj ĉe mi, sed emon kapabli legi la cirilan alfabeton.

    Nu en la alvoko de „peterburga komunistoj“ (mi ne esploris, kiu grupo fakte staras malantaŭ ĝi) temas ne tiom pri eksterlanda junularo, kiom pri la enlanda. Malgraŭ ke mi apenaŭ subskribus la alvokon en ĝia nun aspekto, mi ĝenerale konsentas, ke vido de sialandaj soldatoj mortigataj de holivudece „bona heroo“ povas kaŭzi certan malordon en junaj kapoj. La plej bedaŭrinda pri la tuto estas ne montro de la filmo kaj aliaj similaj en Rusio, sed mem la fakto, ke oni filmas ilin. Eble la legendo pri malicaj komunistoj estas jam trouzita por senĉese ekspluati ĝin… :)

    Prefere Indiana batalu kontraŭ misteraj mikroboj aŭ imagitaj eksterteranoj :)

Комментарии закрыты