La viza sistemo sux

Tiel aspektas la aspirata finnlanda vizoHodiaŭ mi telefonis al mia peranto pri la ricevo de finnlanda vizo. Ni planis ricevi la trimonatajn vizojn hodiaŭ, lunde, post tio mi tuj devus proponi miajn dokumentojn al la litova konsulejo por ricevi litovan vizon tiel, ke mi iru al la esperantista ĵurnalista forumo fine de majo.

Tamen, la peranto informis min, ke en la finnlanda konsulejo oni havas „prokrastiĝon“ por proksimume du semajnoj. Tia prokrasteto signifas, ke nek mi povas iri kun la tuta familio festi niajn 30-jariĝojn (mi havas naskiĝtagon la 20-an de majo kaj la edzino — la 24-an, ni naskiĝis en la sama jaro kaj volis ĉi-jare por kelkaj tagoj iri al Turku, kie estas mumi-trola parko kaj ĝenerale vidinda urbo, i. a. ĝemelurbo de Peterburgo), nek mi povas iri al la ĵurnalista forumo en Vilno (Vilnius), kie oni fakte atendas min kaj mian elpaŝon pri reta ĵurnalismo.

Mi ege malĝojas pri la damna dispartiga sistemo, kiu formiĝis en la mondo dum miljaroj. Mi komprenas, ke en moderna mondo apenaŭ eblas eksigi la limojn inter ĉiuj mondopartoj tuj — mi estus naiva idealisto, se mi pensus alimaniere, — tamen temas ne vere pri tio, sed pri pli homeca funkciado de ambasadejoj almenaŭ. Ekzemple, pri la finnlanda konsulejo en Peterburgo estas ĝenerale konata fakto, ke ĝi estas troŝarĝita: plurcentmetraj vicoj kaj semajnlongaj prokrastoj estas la rekonaĵoj de tiu institucio. La konsulejo povus, ekzemple, agi kiel la nederlanda: redoni la ĉefajn dokumentojn post 2-3 tagoj ekde la ekpeto pri vizo; se tio estus praktikata, mi povus nun preni mian pasporton kaj fari la litovan vizon samtempe kun la finnlanda.

Morgaŭ mi kompilos petskribon al la konsulejo (onidire, la konsulejo almenaŭ ĝustatempe respondas retpoŝtajn petojn), en kiu mi volas priskribi la tutan situacion pri rompiĝo de mia vivo lige kun la viza prokrasto. Espereble la bonkoraj luteranoj inventos, kiel konsoli min.

8 thoughts to “La viza sistemo sux”

  1. Saluton,
    Mi gratulas Vin kaj Vian edzinon okaze de naskigxtagoj.
    Fakte, Vi ne bezonas litovan vizon, se vi planas veturi al Litovio de Finlando. Cxar ambau sxtatoj apartenas al Sxengen. Do Finna vizo taugas por viziti Litovion. Oni ecx ne kontrolas pasportojn dum preterpaso de limo.
    Sukceson.
    Amike, Andreo

  2. Unue, ne estas tre oportune veturi al Litovio tra Finnlando: el Peterburgo estas rekta trajno. Due, mi ja volas havi tiun unikan privelegian litovan vizon. Trie, mi neniun el ili havas nun! :)

  3. Vere merda situacio. Sed kiu estas via peranto? Ĉu efektive la prokrasto estas ĉe la konsulejo de Finnlando, kaj via peranto nenion fuŝis? Se oni al vi promesis la pasporton hodiaŭ, la konsulejo devas ja ĝin doni hodiaŭ, eĉ se ili ne havis tempon enmeti la vizon. Certe vi povos ricevi la pasporton, se vi al ili klarigos, ke vi urĝe bezonas ĝin por peti alian vizon por grava internacia kongreso kie vi devas fari prelegon.

  4. La peranto estas „speciale edukita persono“ el finn-rusia kompanio, al kiu mi havas rilaton. Ŝi havas grandan sperton kaj ne estas speciale interesita fuŝi. Pri la pasporto mi esploras. La kroma problemo estas, ke oni ne povas, laŭ mia imago, simple eniri la konsulejon kaj fari demandojn: estas tie vicegoj :)

  5. Feliĉan naskiĝtagon kaj ĉion plej bonan kaj plej maturan. :)

    Interalie, ankaŭ en mia familio unu el la gepatroj naskiĝis la 20an kaj la alia la 24an, sed de septembro, male laŭ sekso kaj kun 7jara diferenco. :)

  6. Interalie, ankaŭ en mia familio unu el la gepatroj naskiĝis la 20an kaj la alia la 24an, sed de septembro, male laŭ sekso kaj kun 7jara diferenco. :)

    Vi havas tre flekseblan pensmanieron… ;)

Комментарии закрыты