Protesto de nuda biciklisto

Nuda biciklisto aperis en la stratoj de Peterburgo pasint-sabate, la 3-an de majo. Roman Lutoŝkin, aktivisto de la urba biciklista movado. La biciklisto protestis kontraŭ la nuna politiko de urbestraro, kiu fakte ignoras ekziston de biciklistoj en la urbo: absolute nenia biciklista infrastrukturo ekzistas en Peterburgo, forestas biciklolasejoj, ne ekzistas biciklaj vojetoj, en plejparto de laborlokoj forestas kondiĉoj por dungitoj alveturantaj sur du radoj.

Dum 15 minutoj Lutoŝkin rondveturis absolute nuda laŭ la Palaca placo ĉe la Vintra palaco, post kio li surmetis pantalonetojn kaj, akompanata de samideanoj, biciklis tra kelkaj stratoj de la urbo. Polico ne malhelpis la demonstracion, dum la vetero multe helpis: tri tagoj komence de majo estis tre varmaj, kun temperaturo pli ol 20 gradoj celsiaj.

Reprezentantoj de peterburga urbestraro jam kelkfoje diris, ke biciklado ne povas savi transportadan problemon de la urbego, ĉar en Rusio estas „netaŭga klimato“. Biciklistaj aktivuloj respondas, ke certe kulpas ne la klimato, kiu en Finnlando kaj Germanio similas, sed la manko de respekto al biciklistoj kaj malpureco de la stratoj, speciale vintre.

Roman Lutoŝkin komentas, ke ĉiuj eŭropaj urbegoj venis al respekto de biciklistoj per protesta agado. Li do ne ĉesas esperi kaj planas novajn agojn. Lia bicikla promeno la 3-an de majo vaste reeĥis en gazetaro (nur parto de ligiloj al ĉiuj aperintaj tekstoj).

Roman Lutoŝkin en la Palaca placo

PS: Mi mem spertis biciklistajn problemojn en tiu ĉi urbo, kiam mi aktive biciklis en la jaroj 2001—2004. Mi uzis biciklon ĉiutage por atingi laborlokon, kiu elstaris per ekzisto de speciala ĉambreto por lasi biciklon kaj ŝanĝi la vestojn. Veturi ĉiutage kun la densa aro de aŭtoj estis sperto, teruriga por rememori, kvankam ne tiel timiga en la procezo. Plejparto de peterburgaj biciklistoj tamen ne uzas sian duradan maŝinon por aferaj veturoj, pro la absoluta neoportuneco de tia uzado; oni biciklas ĉefe en apudurbo dum ripoztagoj: feliĉe ankoraŭ multas parkoj kaj arbaroj por tio.

4 thoughts to “Protesto de nuda biciklisto”

  1. А что он в кедах? Только в носках смотрелся бы элегантнее :).

  2. На педали больно нажимать будет))

  3. Мда… ну и культура. Ни стыда, ни совести

Комментарии закрыты