Rusio antaŭis ĉiujn

Batalante kontraŭ piratado de komerca softvaro Rusio montris plej bonajn rezultojn inter la landoj de la mondo. Laŭ la raporto de BSA (Asocio de softvar-produktantoj), en 2007 en Rusio 73% el la venditaj programproduktoj estis piratitaj, en 2006 estis 80%.

Laŭ BSA, dum la pasinta jaro nur ok landoj ekvendis pli da piratita softvaro, ol antaŭe. En la tuta mondo, laŭ pritakso, vendiĝis 38% da piratitaj programoj, kompare al 41% en 2006.

Malgraŭ la rekorda falo de piratado en Rusio, perdoj de rajtoposedantoj en Rusio kreskis de 2,2 mlrd. dolaroj ĝis 4,2 mlrd. dolaroj. Ekspertoj de BSA ligas tion kun signifa kresko de IT-industrio en Rusio kaj kun firmiĝo de rublo (ĉu ĝi okazis? — amikeco.ru), la nacia valuto.

Larĝskala piratado de softvaro estas unu el la plej gravaj argumentoj kontraŭ akcepto de Rusio en WTO, la Internacia Komerca Organizo.

4 thoughts to “Rusio antaŭis ĉiujn”

  1. Mi forte rekomendas, lasi ĉion en unu loko. Mi ĉiam uzas la etikedon «En Esperanto» por legi la esperantlingvajn enskribojn. (Atentu cetere, ke vi eble ne metis ĝin al jena enskribo!) Regula leganto pli facile rimarkos la aliajn temojn, se ĉio estas ĉe unu adreso. Krome aktualigi du diversajn TTT-ejojn kreas plian laboron.

    Alia, sed parenca afero: Mi vidis, ke viaj enskriboj aperas samtempe ĉe Ipernity. Mi intencas fari same, sed kiel?

  2. Atentu cetere, ke vi eble ne metis ĝin al…

    Dankon, ke vi atentigis! :) Alikaze mi neniam rimarkus.
    Mi supozas, ke kelkaj homoj legas min per nur-Esperanta RSS-fadeno. Aliaj legas la nur-Esperantan fadenon en mia VJx-blogo (slvk_q), kiu ankaux estas transdonata al la kolekto de rss-fadenoj Esperantaj (mi ne tuj rememoras la nomon). Do vere gravas neforgesadi marki la E-ajn enskribojn kiel tiaj :)

    Mi vidis, ke viaj enskriboj aperas samtempe ĉe Ipernity

    Tute ne cxiuj: kaj kiam aperas, mi simple «kopipastas» permane komencon de granda E-a teksto, kiun mi atendas esti interesa ankaux por miaj Ipernity-abonantoj.

  3. Я люблю Эсперанто, но у меня нет раскладки Э-алфавита!

Комментарии закрыты