Georga rubando

Mi publikigis en Ipernitio kelkajn fotojn kun la Georgaj rubandoj, kaj oni min atentigis, ke la afero meritas apartan blogan enskribon. Do, mi konas la kuntekston, sed ne pretas ĝin facile kaj detale priskribi.

Skize, temas pri rubando kun nigraj kaj oranĝkoloraj strioj laŭlonge, tradicie uzita en kelkaj tre altaj honorigoj de Rusia Imperio kaj, ekde ekde 1943, Sovetunio (Georgia Kruco, Ordeno de Gloro kaj Medalo „Por venko super Germanio“). Alteco de tiuj honorigoj estas tia (ĉ. 1 mln de honorigitoj, ĉefe dum la milito kontraŭ faŝisma Germanio), ke multajn homojn malĝojigas la vastega uzo de la rubando por preskaŭ ornamaj celoj.

Ĉi-jare estis disdonitaj, laŭ pritaksoj, ĉ. 10 mln. da rubandoj.

Ekzistas movado kaj paĝaro (ŝajne nur-rusa) kontraŭ la kampanjo „Georga Rubando“. Ĝia slogano estas „Mi ne rajtas porti la Georgan Rubandon“.

One thought to “Georga rubando”

  1. В первую секунду прочитал «Georgia rubando», отчего весьма сильно загрузился сначала :)

Комментарии закрыты