Joĵin furoras

Inter la lastaj furoraĵoj de la ruslingva Interreto estas ruse subtitolita YouTube-video kun ĉeĥa kanto „Joĵin el baĵinoj“ (marĉoj?), produktita en Ĉeĥoslovakio en 1978. La kanto ja estas amuzeta.

Ankoraŭ fruas aŭguri, ĉu Joĵin atingos popularecon de la finna polko „Jak cup cop“ (fakte, parto de „Ievan polkka“), kiu subite iĝis populara tra la tuta ruslingva reto kaj poste eĉ eksterrete en 2006. Pri Jak cup cop daŭre ekzistas aktiva ruslingva komunumo en VivĴurnalo (kun frapfrazo „Loituma — nia am’“; Loituma estas la nomo de la kvaropo, kiu kantis la version de la polko, populariĝintan en Rusio).

Jožin z bažin, flave la rusaj subtitoloj:

16 thoughts to “Joĵin furoras”

  1. «Z bažin» ne estas «el baĵinoj» eĉ se vi prunte prenas la vorton en Eon. La nominativo de ĝi estas «bahno» — eble vi konas similan vorton en la rusa. Ĝi estas tre populara ĉe la ĥarkova branĉo de mia familio. Ĉi tie vi faras eraron eĉ pli evidentan ol tiu de la homoj kiuj provas nomi la laste menciitan urbon «Ĥarkivo». La homoj, farantaj tiel, rigardas nur la bazan gramatikan formon, kaj ĉi tie eblas trovi iom da logiko — sed, tamen, uzi la slavan Gen. pl., la plej teruran kazon, estas misago evidentega. Kompreneble, vi ne havis sufiĉan iformon, kaj mi ne riproĉas vin. :)

  2. Ja, la kanto estas ege amuza kaj eĉ, mi diru, bela. Estas interesa koincido, ke mi ekkonis ĝin antaŭ proksimume semajno, kiam unu mia konatino demandis min pri la senco de tiu ĉi kanto (ŝi sciis, ke mi iom regas la polan). Certe, mi tuj komprenis, ke temas pri la ĉeĥa kanto, kaj post iom da fosoj en la reto mi trovis ĉion pri ĝi (i.a., la pola kaj la angla vikipedoj eĉ havas koncernajn artikolojn!), eĉ la pol-lingvan adapton. Joĵino el marĉo estas ineterega ulo! :)

    I.a., menciindas, ke en la prezentita de vi video la traduko estas iom tordita (kaj certe ne tre literatura). Iuj lokoj estas simple mistradukitaj. Ekz., «пражаки» estas simple «praganoj», do, «пражане». Aŭ fine: «Хороша каждая цена» — miaopinie multe pli taŭgus la traduko «Дорога каждая копейка» (temas, fakte, pri «karas ĉiu mon(er)o»).

  3. Svetko, dankon pro via valorega komento kaj pro la sekva jabber-interparolo. Mi eksciis multon novan. «El baĵinoj» estas certe banala senpripensa (kaj de tio nur pli natura) barbarismo :) Estas ja oftega okazo, kiam oni pruntas hazardan gramatikan formon en alian lingvon.

    Mevo, eĉ mi rimarkis, ke la rusaj subtitoloj estas fuŝetoj. Krom ke la lingvaĵo estas iom malglata, estas kelkaj supozeblaj eraroj: ekzemple, mi ne certas, ke «rano» estas vere «frue» en tiu ĉi kanto; povas esti ankaŭ «mateno», ĉu ne? Tamen, bonas, ke la subtitoloj almenaŭ tiaj ekzistas, la vasta publiko povas tiel ekscii, pri kio temas.

  4. Hm, mi devas agnoski ke mi eraris pri bažin, ĉar troviĝis ankaŭ tute normala vorto bažina. :S Honton al mi.

    Jes, ráno estas mateno, kaj «frue» estus brzy aŭ iel simile.

    Interalie, la kantistoj klare memorigas min pri iu epizodo el mia infaneco, kiam mi rigardis iun historian sciigon pri la disfalo de Ĉeĥoslovakio en novaĵoj. Mi memorfiksis el ĝi ĝuste tiajn ĉeĥoslovakecajn vizaĝojn.

  5. Ĥo! Ankaŭ al Rusio ĝi venis ;) En Pollando ĝi furoris antaŭ unu jaro. Ĝi estis la dua plej populara video en Pollando en la 2007-a jaro.

  6. » Ŝajne estas tiu ĉi…

    Ŝajne, vi donis ligilon al Jożyn denove, LukiZ! :) Min interesis, kiu estis la plej populara kanto en Pollando, kiam Joĵin-z-Baĵin estis la dua; se hazarde ne tro malfacilas por vi eltrovi.

  7. Eĉ la tutan rangliston mi trovis ;)
    http://www.widelec.pl/widelec/0,82863.html?tag=filmiki%202007

    Do, estas ranglisto de amuzaj filmetoj por la 2007-a jaro de populara retpaĝo widelec.pl. Tamen post aperigo de la listo (do komence de 2008) Jožin z bažin fariĝis eĉ pli populara, certe pli populara ol ĉiuj aliaj filmetoj en la listo. Jožin trafis al televido kaj konas ĝin tuta Pollando. Ivan Mládek kun la grupo ĉi-jare kelkfoje koncertis en Pollando. Jen filmo de unu el koncertoj: http://youtube.com/watch?v=JBKdOiGjqcY
    Do eble baldaŭ ankaŭ en Rusio ili estos steluloj ;)

    PS. Mi ĵus rimarkis ke enskribante ĉi-tie mi ĉiam havis malbonan ligilon al mia paĝaro. Devas estis lukiz.pl anstataŭ lukiz.com ;)

  8. La fuŝitan adreson mi redaktis ĵus. Dankon pro la interesaj ligiloj! Pri la pinta populareco de Joĵin mi iom dubas: sukceson, kian ĝi havis en Pollando, la kanto apenaŭ ripetos en Rusio. Sed kiu scias…

  9. Tre amuze, dankon por la prezento! Mi ekkonis tute novan interesan kanton, tiel belan ke mi tuj volus lerni la ĉeĥan. Cetere, min tute surprizis via informo pri rusaj fanoj de «Ievan polkka». Tio memorigis min pri disko kun Ievan polkka prezentita en la finna fare de rusa kantista grupo. Mi aĉetis la diskon rekte de la grupo en Petrozavodsk. La grupo nomas sin «The Hams — barber shop quartet».

  10. > Tio memorigis min pri disko kun Ievan polkka
    > prezentita en la finna fare de rusa kantista grupo.

    Do tre verŝajne ili rekantis la kanton pro ĝia ekstrema populareco en tiama Rusio (ne tre longdaŭra tamen, nun la polko preskaŭ nenie plu aŭdeblas).

  11. На машине «шкода-сто» еду лесом-полем я
    Опасаюсь опоздать, а пропасть тем более,
    Вдоль дороги у болот люди ходят редко
    Всех хватает и жует злобное Креведко.

    Йа креведко, зверь тупой и грубый
    Йа креведко, в чаще точит зубы
    Йа креведко, вышло из болота
    Йа креведко, кушает кого-то.
    На креведко (вот вообразите)
    Нужен быстрый самолет, соль и распылитель.`

    http://gimli-m.livejournal.com/60562.html

Комментарии закрыты