Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net

La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, ke preskaŭ en la sama stato estas la rusaj tekstoj ĉe la ruslingva vikio pri Mandriva Linukso, kie mi iomete envolviĝas dum kelkaj lastaj tagoj.

Krom la grupo LiberaProgramaro ekzistas ankaŭ kelkaj certaj projektoj pri tradukado: i. a. "KDE en Esperanto". La ĉefa paĝo de la KDE-traduka projekto enhavas tre humuran tekston; por kapti la humurecon necesas lega scipovo de la angla kaj Esperanto. La humura efiko aperas, tute klasike, laŭ kontrasto de apudmetitaj objektoj, ĉi-kaze la angla kaj la Esperanta tekstoj:

A lot of translators with good intentions have started to translate KDE into their native tongue, but the task proved overwhelming. When the fatigue wore them down, they threw in the towel. Esperanto is a simple, regular, sensible constructed language which takes away some of the pitfalls of using KDE in a natural (think lovable but crazy, rule-breaking mess) language which you didn’t grow up using.
And our translators have stood the test of time.

Unue, permesu min klarigi ion: se vi legis la supran, kaj nun pensas, "Ho ve, mi nur volis helpi traduki kiel ŝatokupo, mi ne volas savi la mondon", ne ĉagreniĝu! Se vi tradukas unu dosieron, via helpo estas bonvena.

La teksto ne havas subskribon, kaj la nomo de la brila aŭtoro restas por mi nekonata.

Se paroli pri mi persone, mi ankoraŭ ne multe esperantigis la Linukson, kiun mi uzas (Mandriva One de la printempa eldono). Por ĉapeligi mian nunan blogan noticon mi venis en la blogon de Kalle kaj tajpas la tekston en la tekstokampo por komento :) Gravas nun ne klaki aŭtomate la longan butonon "Sendi | Lähetä | Skicka | Отправить" :)

Parolante pri libera programaro kaj Esperanto, certe ne eblas forgesi la bonorde sukcesintan grandan projekton pri tradukado de OpenOffice. Jam delonge ekzistas Esperanta paĝaro pri tiu senpaga oficeja softvaro.

One thought to “Libera programaro”

  1. Ne ĉio estas tia brila en nia komunumo de tradukistoj. Ne ekzistas ankoraŭ konsento pri traduko de komunaj vortoj «kopii, eltondi» ktp..

    Mi mem opinias ke ĉiuj tradukistoj devas preni kiel fundamenton tradukon de OpenOffice kaj uzi ties tezaŭron por siaj tradukoj.

Комментарии закрыты