Slango en Esperanto, etudeto

Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo en Esperanto la hispanaĵon gvaja kaj laŭdas la relative freŝan sed furoran elpensaĵon mojosa (de M.J.S. el modern-junular-stila).

Rusaj esperantistoj, almenaŭ la relative junaj, sufiĉe ofte uzas, almenaŭ inter si, la vortojn „kruta“ kaj „krute“ en tiu sama signifo (cool, mojosa). La vorto estas la malofta okazo, kiam Esperanta vorto koincidas kun la rusa kaj sone, kaj signife; kaj en la rusa ĝi ja estas uzata kiel la angla cool pli-malpli.

Kompreneble tia uzo apenaŭ iĝos internacia iam, sed ĝia boneco estas, ke oni almenaŭ povas supraĵe konjekti, pri kio temas. Se io estas kruta, do ĝi estas elstara kaj ne tre facile atingebla — do, avidinda ktp. :)

La temaro de slango en Esperanto kaj ĝia formiĝo ja estas tre interesa. Oni eĉ doktorajn disertaciojn pri tio verkas, kiel Aleksandro Melnikov plej konate.

2 thoughts to “Slango en Esperanto, etudeto”

  1. Mi forte preferas «krute» al «mojosa». Mi pensas, ke «moderna, junulstila» ne estas bona traduko de la vorto.

  2. Jes, vi tute pravas; ja junstila povus esti ankaŭ «gika» sinteno ekzemple, kiu apenaŭ estas tre «cool» ktp. Tamen la vorto mojosa kaj pli radikiĝis (ol kruta), kaj pli amuze sonas :)

Комментарии закрыты