Environmentalism

Estas populare paroli pri ekologio, pura naturo, tutmonda varmiĝo. En la hotelo, kie mi nun varmigas ostojn kun la familio, en la dosiero por gastoj estas malgranda papero kun graslitera peto ne ŝalti tro da lampoj por ŝpari monon de la hotelo por eviti tutmondan varmiĝon. Mi ridis plenvoĉe.

En la sama tago, kiam mi legis la amuzan petskribon pri elektro, mi vizitis la bordon de la Nigra maro. Tiu bordo i. a. ricevis Bluan Flagon de EU por sia bona ekologio, kion konstante elstarigas reklamoj. Kaj en tiu maro flosas plastaj pakaĵoj, cigaredrestoj, iuj etikedoj kaj alia rubaĵo; sur la bela sabla bordo oni forigas grandajn rubaĵojn, sed la cigaredrestoj estas po dek je ĉiu kvadrata metro.

Mi eltiris el la maro flavan plastan pakaĵon, metis en ĝin ĉiujn cigaredrestojn, kiuj estis en la loketo ĉirkaŭ nia kuŝ-seĝo. Poste mi kaptis en la maro etikedon, kiu evidente iam estis algluita sur botelon kun minerala akvo. La akvo estis produktita en la Arabaj Emiratoj kaj iamaniere trafis la nigramaran bordon; en anguleto de la etikedo estis dulingva angla-araba peto… gardi la medion de la UAE kaj forĵeti la botelon en specialan lokon. La trinkinto evidente sentis sin rajta forĵeti la botelon en la maron, se ne estas peto pri la aliaj medioj.

Mi pensas, kiom malmulte necesas foje fari por purigi sian ĉirkaŭaĵon. Se ĉiu (almenaŭ ĉiu kvara) en tiu strando kolektus rubaĵojn ĉirkaŭ si, oni ripozus en la plej pura strando de la mondo. Tion mi nomus tre rekta zorgo pri ekologio, medio ktp. Estas mirinde, ke tia pensmaniero tamen estas tre malofte renkontebla en la moderna mondo: mi neniun alian rimarkis kolektanta rubaĵojn, malgraŭ ke tre multaj nacioj estas reprezentitaj.

One thought to “Environmentalism”

  1. Эммм…Это по Болгарски? Хотелось бы перевод)) Или хотябы в кратце о чем здесь))

Комментарии закрыты