Poŝtelefona miskompren’

Mi ne estas hejme nun kaj kunhavas poŝtelefonon en la vojaĝo. Ĉar neniu telefonas al mi ĉi tie, mi polonge ne atentas pri la „tubeto“ — la telefono simple kuŝas ie la tutan tagon. Vespere mi atentas pri ĝi ĉefe kiel pri la sola maniero ion fari en la reto (per GPRS).

Sed unuvespere mi trovis en mia poŝtelefono kvin neresponditajn vokojn de nekonata peterburga telefono. Plej ofte mi fajfas pri tiaj vokoj („Kiu vere bezonas min trovi, tiu trovos“), sed antaŭnelonge mi legis ie, ke en Finnlando homoj nepre retelefonas (!), kiam trovas neresponditan vokon en sia telefono. Mi pensis tiam, ke tia kutimo devus esti socie utila. Kaj jen mi jam estis influita de tiu ideo kaj decidis respondi. Mi mesaĝis al la nekonata telefono ion pri tio, ke mi estas ekster la urbo. Kaj alskribis mian nomon V. Ivanov — certe por provoki la samon flanke de la nekonato.

Preskaŭ tuj venis responda mesaĝo. Ĝi tekstas: „Bone. Mi atendos“.

Mi ofte bedaŭras, ke la teknologio lastatempe disvolviĝas pli rapide, ol etiketo (etiquette, etiketti). Homoj pensas malsame kaj malsame agas. Por mi estus nature, se mi ne sukcesis „ĝisvoki“ personon, skribi al li mesaĝon kun skiza prezento de mia afero kaj mia personeco. La nekonato preferis voki kelkfoje senrezulte. Kaj ankaŭ lia mesaĝo informis pri nenio, li vane elspezis monon.

Io detenas min de rea mesaĝo: „Kiu vi damne estas??“ :)

5 thoughts to “Poŝtelefona miskompren’”

  1. mi tute samopinias! same okazas ĉe la ret-mesanĝilo. kiam vi estas aldonita de «nomo-de-iu-japana-bildstrio@gmail.com» .. kie scii kie li/ŝi estas?

    kiam tio okazas telefone/sms .. mi respondas «mi pardonpetas, sed mi ne havas vian telefonnumeron je mia telefono… kiu vi estas?» ja.. kulpante teklonogion

  2. Jen anoncas sin unu finno, kiu nepre ne retelefonas, kiam trovas neresponditan vokon de nekonato en sia telefono. Se temas pri konato, mi ja plej ofte telefonas aŭ, se estas urĝo kaj mi ne povas tion tuj fari, eble forgesas la aferon. Sed al nekonatoj nepre ne! Se mi havas abunde da libera tempo, mi iam klopodas ekscii, kiu posedas la numeron.

    Ĉu en Rusujo vin ĝenadas diversaj vendistoj kaj reklamistoj, kiuj telefone trudas siajn servojn, volas ke vi abonu gazeton aŭ aĉetu ion?

  3. » Jen anoncas sin unu finno…

    Finnoj deproksime ĝenerale aspektas ne tiel malsamaj, kiel ilin priskribas ĵurnalistoj (ja, serĉantaj reliefigi ion, kion ne havas ni).

    Mi supozas, ke ankaŭ en Rusio ekzistas homoj, kies imago pri afableco postulas, ke ili ĉiam retelefonu. Aŭ kies situacio estas tia (mi retelefonadis al ĉiuj, kiam ni estis preparantaj la lingvan festivalon).

    » Ĉu en Rusujo vin ĝenadas diversaj vendistoj kaj reklamistoj

    Persone mi ankoraŭ ne spertis tiun problemon de la poŝtelefono (kvankam la trudvendistoj ekzistas en nia naturo).

  4. Interese, finfine, cxu tio estis iu konata?) Aux vi gxis nun ne scias, kiu tiam telefonis?

Комментарии закрыты