Ministro kontraŭas eksedziĝojn

Ministro LavrovRusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda civitano Salonen post eksedziĝo alportis en Finnlandon sian filon kontraŭ la deziro de la eksa edzino, pri tio informas BBC.

Kiel diras la oficiala teksto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la kontraŭleĝa ago havis rilaton la ĝenerala konsulejo de Finnlando en Sankt-Peterburgo, kie lastatempe loĝis Salonen, havante eĉ eksdatan rusian vizon.

Laŭ rusia leĝaro elporti infanon eksterlanden sen skriba konsento de ambaŭ liaj gepatroj estas krimo. Parte pro tiu postulo ni ĉiam elveturas plenfamilie — por eviti aldonajn burokrataĵojn ĉe la limo. Kiel rusiaj limgardistoj povis ellasi s-ron Salonen kun la filo, sen permeso de la patrino, laŭ la nevalida vizo, — mi ne povas eĉ imagi.

La kazo de Salonen ne estas la unua simila. Antaŭe franca civitano kaj lia rusa eksedzino longe dividadis sian filinon, rezulte de kio Francio planas juĝi la rusinon, dum Rusio — la francon.

Kiel komentis unu parenca al mi psikologo, limuloj (estas termino) geedziĝas sen konsulti psikoterapeŭton — poste okazigas internaciajn skandalojn kaj turmentas la infanojn. Sufiĉe bona priskribo por tiu novaĵ-serio.

En aliaj blogoj: blogulino el Kimrio rakontas pri danĝeroj de butikamado rabate; moskvano trovis utilan softvaron por uzi poŝtelefonojn moderne.

2 thoughts to “Ministro kontraŭas eksedziĝojn”

    1. » en aŭto de finna diplomato

      Mi memoras, kiam mi vojaĝis petveture el Helsinko, oni fiksis nombron de homoj en la aŭto ĉe la enveturo en la specialan zonon. Ĉiu estis kalkulita kaj mi havis problemojn, kiam mi pro facilanimeco provis ŝanĝi la aŭton ĉe la rusia doganejo. Ĉu estado en la aŭto de diplomato senigas onin de minimuma kontrolo de identeco?

      Mi minimume dufoje suferis ĉe tiu limo — po unu fojo ĉe ĉiu doganejo, post kio mi preferas pli kostan trajnan veturon. Tial mi tre dolore ŝatas ekhavi senton de egaleca kaj komprenebla traktado.

Комментарии закрыты