Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion

kvaretaĝa loĝdomo en Cĥinvalo fotita la 18-an de aŭgustoGermana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj.

La artikolo rakontas pri paso de esploro fare de svisa Heidi Tagliavini, kiu ricevis por tio financadon de EU sume de 1,6 milionoj da eŭroj.

Fine de la artikolo ĝia aŭtoro Uwe Klussmann rekte demandas pri la rolo de Usono en la sanga okazintaĵo:

Samtempe multaj komisionanoj scivolas, kion ĝuste la ambasadoro de Usono en Tbiliso kaj la eksa konsilanto de Nacia militista kolegio John Tefft sciis pri la ordonoj de Saakaŝvili por ekmarŝo [al Cĥinvalo]. La scivoluloj ŝatus demandi: kial nenio en la ŝtata departamento de Usono respondis telefonan vokon de la rusia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Grigorij Karasin, kiam la okan de aŭgusto matene komenciĝis milito — ja tiam en Vaŝingtono estis posttagmeza labortempo?

Aliaj komisionanoj ŝatus paroli kun la vic-ŝtatsekretario Daniel Fried, kiu respondecis pri Kartvelio. Fried antaŭnelonge private konfesis antaŭ germana politika eksperto, ke Saakaŝvili en aŭgusto „malkontroliĝis“.

Tamen komision de Tagliavini ne starigos demandojn antaŭ usonanoj. Laŭ vortoj de unu ĝia membro, „al nia estro kaj al EU, plej verŝajne, ne sufiĉos kuraĝo“ por tia paŝo.

Post la aŭgusta milito en 2008 nur du ŝtatoj rekonis sendependecon de Sud-Osetio — Rusio kaj Nikaragvo. Aliaj indifirentas aŭ insistas je bezono „konservi teritorian tutecon“ de Kartvelio. Cĥinvalo kaj plejparto de la cetera Sud-Osetio estis memregata ekde memstariĝo de la kartvela ŝtato pro disfalo de Sovetunio.

2 thoughts to “Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion”

  1. Kiu estas «Europo»? Al kiu tempopunkto rilatas «ekhavas»? Chu «propra» en la senco de «diversa» (se jes, diversa al kiu)?

  2. 1. Eŭropo en tiu ĉi teksto signifas aŭdeblan opinion (el amaskomunikiloj aŭ interreto). Ĉi-kaze temas pri granda gazeto kaj pri la speciala komisiono.

    2. Al la priskribata momento, kiam la komisiono venas al konkludoj, malpli popularaj en Okcidento.

    3. Propra en la senco ne milda ripeto de la kartvelia versio, kiu ĉiam sonis ekde la dua-tria tagoj de la milito (en la unua eĉ CNN klare sonigis, ke kartvela armeo atakis urbeton Cĥinvali).

Комментарии закрыты