Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron

La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas kontroli alilingvajn enmetojn en la reklama teksto — kaj en tiu alilingva GRANDLITERA teksto, inter la kvin vortoj, estas okulfrapa mistajpo:

Газета Le Monde 2009.09.26

Jam eĉ aŭtomataj literumkontroliloj ekzistas por Esperanto — ja mistajpon en la vorto „Esperanto“ ĝi substrekus ruĝe. Mi estas ŝokita…

Freŝe en aliaj blogoj: „Mojose“ publikigas dekon da nepre farindaj en Japanio aferoj; John Wells karesas koron per faciliga propono pri parkejoj kaj parkado; „Skribitaj Pensoj“ kompilis superban superrigardon pri la eventoj, fone de kiuj aperis la unua lernolibro de Esperanto en 1887.

4 thoughts to “Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron”

  1. La reklamo aspektas terura, ne nur pro la mistajpaĵo *Espernato*.

    Rapide legante ĝin, mi êc vidas aliajn erarojn:

    * mankas spaceto inter du vortoj: «Encyclopédie de littérature originale enEspéranto» -> «Encyclopédie de littérature originale en espéranto»

    * Mankas spaceto post komo: «[…] plus vite que l’anglais,elle ne connaît pas […] -> «[…] plus vite que l’anglais, elle ne connaît pas […]»

    * «[…] des milliard!» -> «[…] des milliards !» (la franca uzas specetojn antaŭ kaj post krisigno, malkiel la aliaj lingvoj, kiuj uzas spaceton nur post krisigno).

    * «Vous apprendrez l’Espéranto rapidement et facilement:www.lernu.net» -> Vous apprendrez l’espéranto rapidement et facilement : http://www.lernu.net» (la franca uzas spaceton antaŭ kaj post dupunkto)

    * Fojfoje estas skribita «Espéranto» kaj aliafoje «espéranto». La vorto ne devus havi majusklon en la franca.

    Nu sufiĉas. Estus pli bonaj manieroj sciigi Esperanton, speciale kiam kostas tiom.

Комментарии закрыты