Kardĵali, resumo de impresoj

Iom da impresoj el la bulgara urbo Kardĵali, kiun mi forlasas ĉi-matene post semajnlonga restado.

La urbo en kelkaj partoj aspektas kiel tipa postsocialisma urbo, ja en bela montaro, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la multetaĝaj loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo) aŭ interesaj balkonoj. La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi vidis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvarmegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).

Belomorskij avenuo en Kardĵali (Kărdžali)

La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj. Vidu kelkajn fotojn. En la galerio oni donacis al mi kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min). Mi fotis kelkajn pentraĵojn, ili troveblas en Ipernity (ligilon trovu sube).

Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.

La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.

Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj siacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 5 horojn buse de Kardĵali).

Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke tiel nomata “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.

En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urbo lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas baldaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.

La urbo havas multegajn vidindaĵojn en la areo de 50 km ĉirkaŭ si. Estas kaj antikvaj konstruaĵoj (eĉ trakia palaco de la 2-a jarmilo antaŭ Kristo), kaj naturaj rezervejoj (kie mi vidis la grifonojn), kaj belegaj pejzaĝoj. Ekzistas eblecoj por boatumado, fiŝkaptado, etnografiaj esploroj, „migrado“ (piedpaŝaj promenoj) kaj simile. La klimato estas milda, pli-malpli tuto de printemo kaj aŭtuno bonege taŭgas por vizitoj. La lokoj estas ne tro „prituristitaj“, se vi imagas, pri kio mi parolas; sekvajare jam estos aŭtovojo al Grekio, do eblas ligi Rodopojn kaj eble ripozon ĉe la maro.

Antikva monaĥejo en Kardĵali

Vidu fotojn kun marko „Kardĵali“ en mia fotaro »» Samloke estas miaj impresoj de la vizito, de ĉiu ĝia tago, detale kaj en Esperanto, foje kun kelkaj fotoj.

Se vi interesiĝas pri vizito al Kardĵali kaj Rodopoj turnu vin rekte al la loka turisma firmao „Gabi Tur“ aŭ petu min peri. Mi ne certas pri ĉiĉeronado en Esperanto (nur se mi aŭ alia taŭga esperantisto venos), sed ruse, bulgare, angle, turke certe eblas. Plej ofte temas pri individua turismo en grupoj de unu ĝis eble dek personoj.

7 thoughts to “Kardĵali, resumo de impresoj”

  1. Via propozicio estas tre interesa, mi pensos pri ĝi :)

    Vi volas diri, ke eblas skribi al la email-adreso de la firmao «Gabi-Tur»? Kaj kiom kostas tia vojaĝo?

    1. » kiom kostas tia vojaĝo?

      Flugo ĉ. 5-10 mil rubloj, sed restado estas ne tre kosta, ĉar la urbo estas ne tre turisma, la prezoj malaltas. Ĉambro, en kiu mi restis (fakte duloka) kostas 15 EUR tage, manĝaĵo povas kosti ĉ. 15-20 EUR tage, vojaĝoj dependas de la elekto (eblas eĉ lui aŭton).
      Jes, eblas skribi al „Gabi Tur“ rekte, eblas per mi.
      En vintro vojaĝi eblas (des pli ke foje okazas malmultekostaj flugoj el Moskvo al Plovdiv), sed preferebla tempo, laŭ la turista agentejo mem, estas printempe kaj aŭtuno.

  2. » Kial ne somero? :)

    Eblas ankaŭ somere, sed foje povas esti varmegaj tagoj (vidu pri tio). Krome, oni ne multe reklamas la direkton somere, ĉar somere aliaj direktoj estas ege popularaj — ĉefe la maraj.

  3. Ŝajnas al mi, ke 30 gradoj julie kaj aŭguste ne estas pli varmega ol somere en Rusio. Krome, estas pli oportuna vojaĝi somere pro la lerno kaj laboro.

    1. » estas pli oportuna vojaĝi somere

      Estas ĉiam via elekto :) Krome, homoj en „Gabi Tur“ eble nur ĝojos pro via deziro veni en la parto de la jaro, kiam estas iom malpli da turistoj el Sofia.

      Ankoraŭ fruas diri ion precizan pri tio, sed eble mi vojaĝos somere de 2010 al Kardĵali denove, ĉi-foje kun la edzino kaj eble kun la filino. Estus amuze renkonti vin tie :))

  4. >Estus amuze renkonti vin tie :))

    Jes, tia eblo estus interesa :) Certe ankoraŭ fruas diri ion precizan, sed eble mi devos elekti inter pluraj lokoj de la somera ripozo. Se mi fine decidos vojaĝi al Kardĵali, mi turnos al vi.

Комментарии закрыты