Kio vere mankas al mi en Kardĵali, estas Esperanto. Mi jam alkutimiĝis, ke ĉiufoje, kiam homoj el diversaj landoj laboras pri io aŭ havas bonan tempon kune, ili parolas en Esperanto. Kun la akceptanta ularo mi parolas en la rusa, la angla, la kvazaŭ-bulgara, ili respondas al mi simile, en io ajn. Ofte mi sentas, […]
Месяц: Декабрь 2009
Tago 1: historia muzeo kaj Perperikon
Hodiaŭ demetene pluvis, kaj pro tio vojaĝo al megalita ruinaro Perperikon prokrastiĝis. Ni matenmanĝis en „Rio Bravo“, manĝejo kontraŭ la loka filio de iu universitato, ege prifumita loko kun pluraj belaj gejunuloj. Mi nenion povas diri pri la manĝaĵo, ĉar ĝi estis rostita pano, kiun malfacilas kuiri malbone. Kaj poste ni iris al la loka […]
En Bulgario
Mi venis al Sofia per alia flugo de „Malev“ el Budapeŝt. La unuan fojon dum tiu ĉi flugo mi sentis, kio estas „turbulado“ — ja estis kelkaj tre malagrablaj minutoj. Anstataŭ la varma lunĉo, kiun promesis antaŭe paĝaro pri registriĝo de biletoj, oni regalis nin per pakaĵeto da nuksoj kaj oranĝa suko. Tamen ĝenerale bona […]
Vojaĝo super Eŭropo
Mi vidas, ke Blazio estas enreta; saluton, kara Blazio, ni longe ne estis tiel proksimaj, kiel hodiaŭ. Mi estas nun en Budapeŝta flughaveno, ŝanĝante flugojn inter Helsinko kaj Sofia. Vere mi havas nur horon por sidi ĉe la «pordego 13», bone ke funkcias reto kaj haveblas tekokomputilo. Mi flugas al Sofia per du aviadiloj de […]