En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj

Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj RF.

Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj, Lavrov, insistas ke estu fiksita certa periodo por transiro al senviza reĝimo. „Tiu celo devas esti klare proklamita“, — li diris dum preskonferenco.

Inter la aliaj aktive diskutataj temoj de la blogosfero en Rusio estas publikigita statistiko pri la novjaraj viktimoj. Kiel informis Ministerio pri ekstremaj okazoj, 696 personoj mortis dum la dektaga festa ripozo — plejparto pro incendioj. En malfacila peno trankviligi samlandanojn, la ministerio atentigas, ke pasintjare estis je 13% pli da viktimoj.

Certe blogoj daŭre diskutas pri la unuafojaj montroj de kelkaj kinofilmoj, inter ili la plej furora — „Avatar“ kun ĝia novinventita ekstertera lingvo, la navia. Furoras malfermita letero de jam pli frue populariĝinta grupo, nomanta sin „Komunistoj de Peterburgo kaj Leningrada regiono“ (ŝajne, ne havas rektan rilaton al la parlamenta Komunista partio, sed malfacilas diri). La grupo akuzis Ĝejmson Kameronon pri plagiato: laŭ ili, li ĉerpis ideojn por sia filmo en la verko de la famaj rusiaj aŭtoroj fratoj Strugackij (abundas Esperantaj tradukoj, eldonitaj de „Impeto“). Pli frue la sama grupo kondamnis aktorinon Olga Kurilenko pro tio, ke ŝi konsentis ludi la rolon de amikino de Bond en la lasta parto de „Bondiano“.

Hodiaŭ, la 13-an de januaro, oni festas en Rusio tiel nomatan Malnovan Novan Jaron. Ĝi estas la nova jaro (la 1-a de januaro) laŭ la julia kalendaro, funkciinta en Rusia Imperio ĝis 1917 kaj daŭre konservata de la Rusa ortodoksa eklezio. Feliĉan novan jaron! ;)

7 thoughts to “En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj”

  1. Споткнулся о первую же фразу: «Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini». По-моему, это какая-то очень злостная интерференция русского синтаксиса :)

    1. D., русских интерференций в эсперанто не надо стесняться. Во-первых, их там полно освоенных, ещё с первого, „русского“, периода развития языка. Во-вторых, на то и международный нейтральный язык со свободным порядком слов, чтобы натаскивать в него национальные штучки.

      Max, в интернетах про язык фильма „Аватар“ (на’ви) можно найти чуть больше, чем увидеть в самом фильме. Так что в этом смысле ты не так много потерял.

  2. Теперь я жалею, что не посмотрел «Аватар» в кинотеатре. Откуда ж мне было знать про придуманный для фильма язык, да ещё то, что он снят по мотивам братьев Стругацких? :)

  3. Mi ne komprenas, kio estus ruseca en la frazo. Normala frazo.

    Ja estus bele se oni forigus la vizojn. Sed tio ne baldaŭ okazos, kion ajn diras italaj ministroj. Bona unua paŝo estus, se oni faciligus la ricevadon de la vizoj, nun tio estas ekstreme komplika. Ricevi plurfojan rusian vizon estas preskaŭ neebla afero.

Комментарии закрыты