Denove pri vizoj

La viza sistemo daŭre abomenas. Antaŭe mi jam blogis pri tio, kiel en 2008 vico en la finnlanda konsulejo malebligis mian vojaĝon al TEĴA-evento en Litovio (ĉar mia pasporto estis en la konsulejo pli ol monaton). Nun okazis io eĉ malpli verŝajna…

Por ricevi novan bulgaran vizon (Bulgario estas ankoraŭ ekster Ŝengeno), ni bezonas nuligi la antaŭan. Ĉar ne eblas longigi vizojn (ankoraŭ unu aĉaĵo de la viza sistemo), necesas ricevi la novan, ĉar la malnova finiĝos en la tago, kiun ni planas pasigi ĉe la maro. Do mi iris en la konsulejon por nuligi la vizojn.

La komenco estis senproblema, estas neniom da atendantaj homoj en la peterburga konsulejo de Bulgario. Sed la bulgara oficistino, rimarkinte, ke la antaŭan vizon ni ricevis en Moskvo, rifuzis nuligi ilin. Ŝi eĉ ŝajnis esti iom ofendita, ke mi ne avertis, ke la vizoj estas aliloke eldonitaj. Mi estis ŝokita kaj provis klarigi al ŝi, ke temas pri vizoj ĝuste de Bulgario, sed ne de iu alia ŝtato. Laŭ ŝiaj vortoj, mi devas nun vojaĝi al Moskvo (ĉ mil kilometrojn for, ĉ 100 EUR da aldona elspezo) por nuligi ilin tie.

Mi damne opinias maljuste eĉ pagi pro la ricevo de bulgaraj vizoj, surfone de mia publika penado pri la bulgara lingvo, kulturo kaj turismo (blogumado en diversaj medioj, aktivado por reproskimigo de ĝemelurboj, lingva festivalo, la Bulgara Semajno, la bloga konkurso ktp). Sed mi pretas fari, kiel oni postulas de ĉiuj. Sed pagi tempon kaj monon por seniĝi je vizo estas vere strange. Kaj estas ege malmoderne en la 21a jarcento sendi homon el unu urbo al la alia (en la sama lando) por ion fari en alia filio de la sama organizo.

Mi estas humiligita kaj pripensas sendi plendleteron al la Ministerio en Sofia.

Ne klaras al kiu sendi plendleteron pri la ekzisto de vizoj ĝenerale. Ja eblus anstataŭigi tiun sistemon per io pli fleksebla — ekzemple, enirpermeso sen fiksita eksdatiĝo kun registriĝo ĉe eniro. Aŭ fari la vizojn longigeblaj.


Ĝisdatigo pli posta: la afero tamen solviĝis sen vojaĝo al Moskvo per revizito de la konsulejo; sufiĉis peti pli larme, kio neniom beligas la sistemon ĝenerale. Ĉiujn sekvajn bulgariajn vizojn ni prenis en komerca prilaborejo, kiu estas pli fleksebla (interalie aŭtomate nuligas ankoraŭ daŭran vizon ĉe peto de la nova).

7 thoughts to “Denove pri vizoj”

  1. Vere mirinda nefleksebleco! Kaj kial entute necesas aparte nuligi malnovan vizon? Ĝi ja neniel ĝenas, kaj ĝin povus nuligi la limgardisto okaze de enveturo, aŭ la konsulejo samtempe kiam ĝi donas novan vizon. Kafkaĵo… Sed anstataŭ plendi al la ministerio en Bulgario, ĉu ne indus unue provi plendi ĉe la konsulo, aŭ ajna pli altranga dungito ol la pedelo ĉe la konsulejo? La afero aspektas ja tute absurda.

    1. La paĝaro de la konsulejo, kiel mi pli frue eĉ blogis (tiel impresis min la fakto) estas tute neuzebla, la telefono silentas (mi kelkajn tagojn provis anticipe telefoni, nur poste iris por trovi en la surporda horaro, ke la konsulejo laboras nur en matenoj, kaj jen la dua vizito hodiaŭ). Do, mi ne imagas, kiel kontakti la konsulon, sed kio estas la adreso de la ĉefa sidejo de la ministerio mi ja scias.

      Fakte morgaŭ ni veturas al Kaluga kaj de tie mi provos viziti la ambasadorejon.

Комментарии закрыты