REU perdis monon je la kongreso

La ĵusa kongreso de rusiaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo kaŭzis malprofiton al la Rusia Esperantista Unio, informis hodiaŭ kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov en la retpoŝta listo de la organiza komitato.

La organizintoj esperis pri 400 partoprenantoj, sed la kongresa libro listigis nur 229. Dekoj da esperantistoj partoprenis sen registri sin, iom strikta kontrolo pri tio mankis.

Spektaklo dum REK en Sankt-Peterburgo. Fotis Nadeĵda KaramalikovaMi ne publikigu la tutan tabelon, kiun dissendis Ĉertilov, ĉar eble ĝi ne estas vere publika. Tamen estas domaĝe, ke la malprofito grandas; samtempe ĝi egalas aliĝkotizojn de 50 pliaj partoprenantoj. Restas bedaŭri, ke tiu duoncento preferis aliajn amuziĝojn kaj preterlasis la unikan spektaklon pri kapitano Postnikov kaj aliajn fierataĵojn de la pasinta kongreso.

Necesas tamen rimarkigi, ke venis nekutime multaj eksterlandanoj, inter ili prestiĝaj (kiel Corsetti). Eble pli sobraj antaŭkalkuloj pri la ebla kvanto de partoprenantoj povus proksimigi financan sukceson. La plej granda elspezo estis luado de la kongresejo.

Iam mi, post la relative sukcesa antaŭkongreso de la rusia IJK en 2004, opiniis taŭga ideo fari kelkajn turismajn aranĝojn por eŭropaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo. Nun mi iom dubas pri la financa saneco de tiaj ideoj.

Fotojn de la Rusia Esperantista Kongreso eblas vidi interalie en la galerio de Sakari (ipernity) kaj en la albumo de Nadeĵda Karamalikova (vK.com).

2 thoughts to “REU perdis monon je la kongreso”

  1. Ĉu laŭ viaj pritaksoj la kongreso estis entute sukcesa (sen paroli pri la financaj problemoj)?

    1. Jes, estis sukcesa kunveno. Venis multaj homoj, kiuj antaŭe ne vizitis Rusion. Elpaŝis interesaj artistoj; aparte menciindas la serba teatraĵo, tre profesieca, almenaŭ laŭ la fotoj. La REU-konferenco donis neatenditajn rezultojn, fruas diri ĉu bonajn. Do, oni kunvenis nevane.

Комментарии закрыты