Ken Miner perdas sian blogon

Iĝis por mi ŝoko la harstariga novaĵo, ke Ken Miner, unu el la plej interesaj blogantoj en Esperanto, baldaŭ perdos sian tutan blogon. Li ligas tiun okazon kun ekloĝo en Kolorado kaj ŝanĝo de ret-liveranto.

Li skribas pri tio:

Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj paĝoj de LINGVISTIKA RETEJO DE KEN MINER malaperos, inkluzive ĉiujn lingvistikajn artikolojn, la blogon, ĉion. Tamen post ĉeso de mia konto laŭdire restos la nunaj paĝoj 30 tagojn. Mi ne scias, ĉu jam ene de 30 tagoj mi povos starigi novan retejon per Kolorada retprovizanto; se jes, mi avizos ĉi tie pri la nova retadreso.

Se ne eblos tio, tamen iam mi verŝajne kreos almenaŭ novan blogon (kies adreson necesos trovi gugle aŭ per onidiro), kaj eble tutan novan retejon. Mi pardonpetas pro la malkonveno.

Mi miras, kiel povas okazi, ke en la plej interretigita lando de la mondo, Usono, ekzistas personaj paĝoj, gastigataj ĉe la loka interret-liveranto. Ke tiuj paĝoj estas viŝataj, kiam kliento foriras. En la tempo, kiam rethoteloj, eĉ tute senpagaj, abundas kaj promesas eternan gardadon de dokumentoj kaj foje ankaŭ programajn solvojn por faciligi blogumadon.

Nekredeble sonas la parto pri „adreson necesos trovi gugle“: ja se iu donacintus al Miner propran domajnon, li povus nur ŝanĝi la adreson, al kiu montras tiu domajno, sed homoj daŭre povus uzi ian facile memorigeblan ken-miner-blah-blah.com.

Mi esperas, ke la tuton de la tre profundaj tekstoj, kiujn verkis ekde 2003 por sia blogo Ken, li sukcesos restarigi en la nova loko. „Enhavo“ estas tre valora en moderna interreto, ĝi havas sian prezon en la granda mondo kaj havas sian netakseblan gravecon por la malgrandaj mondoj de malpli grandaj lingvaj komunumoj, kiel la Esperanta.

5 thoughts to “Ken Miner perdas sian blogon”

  1. Mi aliĝas al via bedaŭro. La blogeroj de Ken estas tre interesaj kaj pensinstigaj, eĉ kiam mi malkonsentis kun li, aŭ pli bone, precipe kiam mi malkonsentis. Mi supozas ke temas pri portempa teĥnika halto, ĝis kiam li trovos bonan solvon.

    Estas des pli frustrige, ke mi iam sugestis ke li paŝu al «vera» (el teĥnika vidpunkto) blogado, sed li preferis tiun sistemon, ĉar la provizanto promesis porĉiaman gastigadon. Estas klare ke oni ne povas fidi tiajn entreprenojn.

    Sed, kiel dirite, mi esperas ke li trovos praktikan solvon.
    Ken, se vi legas tion ĉi, revenu!! :-)

  2. Dankon pro la atentigo. Mi supozas, ke Ken Miner jam mem faris tion, sed por plena certeco mi nun elŝutis la tutan enhavon de la retejo, kun konservita dosieruja strukturo. Do, la enhavon eblos restarigi aliloke.

    1. Denove aspektas kiel adreso de la liveranto.
      Ĉu eble oni povus gastigi lin (aŭ almenaŭ redirekti) de komputilo.org, ikso.net aŭ ankoraŭ ia komunuza esperantista adreso?..
      Revenonte hejmen mi penos kontroli, ĉu eblas k indas.

  3. Lasta blogaĵo de ken Miner datumas majo 2010. Post sufiĉe longa tempo mi provis alparoli lin per la ligilo en blogo — senrezulte. Mi ankaŭ mesaĝis al li pere de lia retpoŝta adreso — senrezulte. Li mem plendis antaaŭe ke lia sanostato malboniĝis, estis kelkaj danĝeraj momentoj. Post translokiĝo li eksilentis.
    Ĉu ni devas jam mencii skribi Li…?

Комментарии закрыты