24 дня до новой версии

The next version of Ubuntu is coming soonОстаётся 24 дня до выпуска Ubuntu 10.10. Операционную систему можно поставить уже сейчас, чтобы потестировать beta-версию и „сделать 10.10 десятью из десяти“.

Russian Ubuntu Podcast „Жизнерадостный жираф“ (по аналогии с версиями Ubuntu выпуски подкаста называются словосочетанием из двух слов на одинаковую букву). Я ещё не слушал, но уже подписался.

Также на Ubuntu.ru обновилось „Руководство для новичков“ (оно же „Руководство по переходу на Ubuntu“).


Ещё open source: как скачать бесплатно Media Player Classic, лучший видеоплейер всех времён.

7 thoughts to “24 дня до новой версии”

  1. Hm, ĉu Ubuntu estas preferinda al Kubuntu? Mi iom provis Kubuntu en la portebla komputileto de Maria, kiam Windows en ĝi kraŝis kaj necesis savi la dokumentojn. Tute bele kaj oportune. Sed kiam mi provis instali Kubuntu kiel paralelan operaciumon en nia neportebla komputilo, mi rezignis — ĝi ne rekonis la sendratan USB-retkarton. Ŝajne estas iuj magiaĵoj, per kiuj tamen eblas igi tiun aparaton funkcii sub Kubuntu, sed mi ne estas sufiĉe sperta por tiaj ludoj…

    1. Ĉiu nova versio rekonas aŭtomate pli kaj pli da teknikaĵoj. Do provu Ubuntu aŭ Kubuntu post 24 tagoj :)
      Inter Kubuntu kaj Ubuntu ne estas esenca diferenco: ili interne estas, kiel mi komprenas, la samo, sed ekstere (vide al la uzanto) diversaj branĉoj (Gnome kaj KDE); pro tio diferencas la aspekto kaj la aro de haveblaj programoj (OpenOffice bone funkcias sub ambaŭ).
      Ŝajne, Ubuntu estas pli populara, do estas la plej evidenta solvo pro pli senproblema subteno. Por porteblaj komputiloj ekzistas „Ubuntu Netbook Remix“, ĝi ŝajnis al mi tre oportuna por komputiloj kun ne tre granda ekrano (kiel mia tekokomputilo).

      » mi ne estas sufiĉe sperta por tiaj ludoj…

      Same mi, sed min trankviligas havi apartan paralelan funkciantan sistemon en miaj komputiloj. Plejparton de laboroj mi faras daŭre sub Windows pro multaj kialoj (i. a. pro la vortaroj ABBYY Lingvo, pro Miranda IM kaj pro videoprilaborilo, liverita kun la kamerao).

  2. Hm, mi ne povis atendi, do mi eksperimente instalis la betaversion de Ubuntu 10.10. Kaj mirinde, ĝi tuj rekonis la sendratan retkarton! Do, nun mi skribas ĉi tion en Ubuntu! Tamen, la esperanta traduko ŝajnas limigita, la datoj supre dekstre aperas Esperante, dum la plej multaj aliaj aferoj aperas angle. Kaj la esperanta klavaro ne estas ege oportuna, mi emus havi alian tajpometodon. Sed evidente la sistemo evoluas rapide.

    1. Ne ruzumu kaj uzu la finnan interfacon, aŭ la svedan se vi pli kutimas al ĝi.
      Ĉiam ŝajnis al mi strangete traduki softvaron en Esperanton — por kio? Ja gravas por ellabori terminaron, sed kial oni uzu tion serioze?
      Cetere, en Ubuntu eblas elekti, ke „ĉapeloj“ aperu kun „Alt“ — estas standarta opcio, jen pri ĝi (povas aspekti jam alie, sed esence tio restas): http://amikeco.ru/2009/06/podderzhka-ehsperanto-v-ubuntu.html

  3. Mi ne sukcesas ŝalti la finnan, nek la svedan aŭ rusan interfacon. Necesus elŝuti iujn pliajn pecojn, kaj ili ne elŝutiĝas. Eble pro tio problemo ankaŭ pri la Esperanta. Nu, mi plu esploros.

    Esperanton mi ŝatas tajpi ikse, do necesas trovi manieron fari tion en Ubuntu. La rusa «fonetika» klavaro malsamas de mia kutima, ĉar sub w troviĝas в kaj ne ш, do ankaŭ tion necesas agordi. Ni vidu, ĉu tio estas komplika…

    1. Mi lastatempe ĝuste alkutimiĝis al tajpado kun Alt per la klavaro, kiun mi mem agordis sub Vindozo (ĝi krome enhavas ä por »ilkeä», ö por »työ», kelkajn polajn kaj malnov-osetajn simbolojn). Do estis por mi agrabla surprizo.

      Mi ne sukcesis hieraŭ testi la ubuntuon 10.10, ĉar la damna ekrano post riparo informas komputilon, ke ĝi estas v193w (larĝa), sed ne v193 (klasika), kio ĝi vere estas. Sekve komputilo sendas al ĝi bildon, kiun ĝi ne povas (kaj eĉ ne provas) montri, anstataŭe skribas „Input not supported“. Indus plendi pri tio, sed la perspektivo denove porti ekranon el la riparistoj ne multe ĝojigas min.

Комментарии закрыты