Virbovo kaj la luno

Mi trovis hazarde la hispanan originalon de la superba kanto, kiun mi ekkonis dank’ al senlaca laboro de la franca multlingva kantisto JoMo, kiu de jaro al jaro konigas kantojn de diversaj popoloj al la esperantistaro.

Jen la kanto, pri kiu temas, en la plenumo de JoMo:

Jen unu el la vere multaj hispanlingvaj plenumoj:

Tiun ĉi mi elektis, ĉar ĝi enhavas la vortojn. Ja estas interese kunkanti kaj divenludi pri la senco :)
Jen kelkaj pliaj: 7lI-uPV-gz4, ZN-bZ5xCW_k, sZfdGUhV6Jg.

Efektive, jam sola kantisto JoMo sufiĉus por neniam bedaŭri pri eklerno de Esperanto. Mi kelkloke renkontis tiun mirindan homon (en Ĉeboksaro, Peterburgo kaj Roterdamo), kaj estas neforgeseblaj gravegaj rememoroj de mia vivo.

3 thoughts to “Virbovo kaj la luno”

  1. La kanto ja estas konata en Hispanio, sed en pli malnovaj generacioj; apenaŭ estus imageble ke nunaj junuloj dancus je ĝi; eĉ pri tio Esperanto estas unika :-)

      1. Ŝajnas al mi ke nenio specife rilatas al Meksiko. Artaĵoj pri la taŭro estas relative oftaj en Hispanio, kaj la muzikstilo estas tipa de tiu ĉi lando (la koplo aŭ «copla»)

Комментарии закрыты