Multe suferinta poemo

La poemo „Lasta flugo“, kvankam ĝi ofte aperas aparte, estas verkita de Edmond Privat por lia originala romano „Karlo“ (1910), ofte uzata kiel lernolibro (aŭ memlernilo) por progresantoj. „Ĝia Esperanto estas bonega, simpla, eleganta kaj tute klasika“. Tamen la teksto de la poemo mem ofte enhavas erarojn aŭ variaĵojn, pri kies naturo mi nenion imagas. Post iom da analizado, mi supozus, ke la ĝusta (aŭ almenaŭ tolereble sencohava) estas la jena versio (per kursivo mi markis la vortojn, kiuj estas foje misskribitaj):

Dainty swallowtail kobble07
Vi kien flugas papilio,
  tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
  kaj venas frost’ perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
  briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
  perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
  tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la verbenoj
  sub laŭbo senfolia. // foje ankaŭ kverko, kio ritme taŭgas kaj estas pli rekonebla vorto

Vi kial flugas en malvarmo
  tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
  nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
  kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalas vi kun vespoj
  pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
  velkinta krizantemo,
sur kiu kiso via lasta
  mortigos vin en tremo.

Ĉu eble iu havas ĉemane la unuan paperan eldonon de „Karlo“? ;) Ni povus kontroli tie :)

4 thoughts to “Multe suferinta poemo”

  1. Dankon. Mi forgesis, kiel bona estas tiu poemo.

    Ŝajne la unua eldono de «Karlo» aperis en 1909, kaj aperis almenaŭ 14 eldonoj antaŭ la morto de la aŭtoro en 1962. Mi havas unu el la eldonoj, kiuj aperis en 1953, sed en mia katalogo mi ne notis, ĉu temas pri la eldono en Hago aŭ la eldono en Osaka aŭ eble alia eldono, kiun Trovanto ne konas.

  2. interese.

    normale la tekstoj de projekto gutenberg estas provlegitaj kaj sufiĉe fidindaj. «karlo» tie aperas laŭ la tria eldono de 1910 (http://www.gutenberg.org/files/24525/24525-h/24525-h.htm). estas kelkaj diferencoj kun via versio.

    «esperanta antologio», 1984, malakordas kun ĝi pri jenaj eroj:
    — la titolo estas «lasta kiso»
    — verso 6 finiĝas per dupunkto
    — verso 9 finiĝas per komo kaj verso 10 tekstas «Tra kiuj vagis amo via»
    — verso 12 enhavas efektive «kverko»n
    — verso 18 finiĝas per punkto
    — verso 19 komenciĝas «Jam ne batalos…»
    — verso 23 enhavas «kiso via», ne «via kiso»

    povas esti ke privat mem suferigis la poemon, kaj reprilaboris ĝin por aliaj publikigoj?

    1. Kelkloke en la Reto ĝi aperas en kripligitaj versioj — ekz., kun vesperoj (eskterritmaj) anstataŭ vespoj kaj simile. Do ne ĉiam temas pri io, kion povis fari Privat mem.
      Dankon pro la komparoj kaj ligo al Gutenberg-versio.

  3. Mi komparis la poemon en la gutenberga teksto referencita supre kun la versio sur paĝo 43 de la 13-a eldono (Hago, 1953) de «Karlo» kaj ne trovis diferencon.

    Mi supozas, ke la poemo aperis ankaŭ en «Tra l’ silento» (1912).

Комментарии закрыты