UEA ŝanĝas nomon imite al E@I

Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908 la plej granda esperantista asocio de la mondo, verŝajne baldaŭ ŝanĝos sian nomon, konservante tamen la mallongigon. Al tia ideo puŝis la aktivulojn de UEA sukcesa ekzemplo de la krea grupo E@I, pli frue konata kiel Esperanto@Interreto kaj nun insistanta pri Edukado (aŭ foje eĉ Education) @Interreto. Pri tio private informis Antonio Sabó, bokomitatano komitatano-bo de UEA elektita per sinpropono.

Novaj prioritatoj helpos altiri junularon
Novaj prioritatoj helpos altiri junularon. Foto el arkivo de „Libera Folio“
Same kiel E@I, per anstataŭo de E por „Esperanto“ al E por „Edukado“ UEA esperas pri pli facile atingeblaj subvencioj. Krom tio pli serioza engaĝiĝo en edukadaj projektoj povus refreŝigi la malnovajn rilatojn de UEA kun UNESCO, la „Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo“.

Jam nun UEA (estonta Universala Eduka Asocio) povas fanfaroni pri kelkaj sukcesaj edukaj projektoj por rifuĝintoj en konfliktaj zonoj de Afriko kaj Azio. Per emfazo de tia agado UEA povus altiri novajn membrojn el inter la eŭropaj junuloj, emaj partopreni en aventuraj volontulaj projektoj en malpli riĉaj landoj de la mondo.

Laŭ mia informanto, UEA eble konservos Esperanton kiel sian ĉefan laborlingvon kaj daŭre uzos la ekzistantan delegitan reton por kunordigi la edukajn projektojn ĉie tra la mondo.

6 thoughts to “UEA ŝanĝas nomon imite al E@I”

  1. Не знаю почему, но мне не нравится.
    Ренегатством каким-то попахивает, не?

  2. Не будь это апрель, нешуточный срач мог бы развернуться :)

    1. Иной раз и первого апреля такие вбросы приводили к длинным обсуждениям на несколько дней… :)

  3. Sprite.
    Ankaŭ «bokomitatano» bele sonas, indas proponi por vasta uzado.

    Tamen familinomo Sabó ne ekzistas, hungare necesas skribi Szabó. Nu k certe mi bone memoras nomojn de ĉiuj realaj bo-komitatanoj…

  4. Ух ты это я так понял первоапрельская шутка.

    Хорошо что так. :)

Комментарии закрыты