Homujo de Renato ne logas

Prezidento de REU s-ro Arosev alvokis partopreni en la „Projekto 125“, informkampanjo okaze de la venanta 125-jariĝo de Esperanto.

Tamen tuj malaperas ajna deziro kunlabori, kiam mi vidas renatecajn landnomojn „Japanujo“, „Rusujo“ ktp. Mia lando estas Rusio. Mi eĉ povas toleri la ondecan Ruslandon, nur ne „ujo“…

Mi ne povas nei, ke en kelkaj kuntekstoj landnomoj kun „ujo“ plu taŭgas; kiel ekzemple en la teksto, kies aŭtoro volus krei impreson de arkaikeco. Apude oni povas meti „ĝi“ anstataŭ „tio“ ktp.

Bedaŭrinde en vikio de UEA estas Renato kaj en Vikipedio — Marcos, pro bonalingvisma insistemo de tiuj du mi eĉ pretus kabei, al tio mi ja pro diversaj kialoj proksimas, ĉi-jare nur iomete instruante la lingvon kaj abonante solan revuon — surfone de miaj iamaj kontribuoj estas nenio.

11 thoughts to “Homujo de Renato ne logas”

  1. Hej, absolute malpermesite malvigli nur pro tiu ĉi detalo. Jes, mi konsentas kun vi ke insisto pri uzo de -ujo estas absurdaĵo, kaj denove blogis pri tio antaŭ nelonge.
    Sed tio neniel estas motivo. Se vi ne volas kunlabori kun la «projekto 125» en Rusujo, ni kaptos vin por tiu de Hispanio ;-)

  2. Kvankam la sinteno de Renato kaj Marcos estas neriproĉebla de la Fundamenta vidpunkto, mi persone havas la sentojn similajn al la viaj. La formoj je -io ja estas tute vivaj, kontraŭstari ilin estas vana afero.

    Kaj, neklarigeble, la formoj je -ujo ankaŭ min iomete forpuŝas, kvankam ne tro forte.

    1. > formoj je -io ja estas tute vivaj, kontraŭstari ilin estas vana afero

      Neniu afero estas vere vana, kiam la batalantoj por ĝi akumulis sufiĉe da potenco :)
      Prestiĝa movada aganto kun grandega korespondreto kaj administranto de Vikipedio povus ŝanĝi la tutan Esperanton, kaj restas nur ĝoji, ke ili elektis tiajn relative „senofendajn“ agaddirektojn por sia lingvoreformemo.

  3. Interese, ke tie estas Auxstral*i*o, sed Auxstr*uj*o. Interese, se ni okazigos tutrusian baloton pri landonomo (kaj kredeble plimulto elektos «Rusio»n), cxu tio iel influos la ujismon de Korseti? :)

    1. > cxu tio iel influos la ujismon

      Certe ne! Bonalingvismo ne estas ja demokratio; kiel ankaŭ ekzemple eklezio.

      Sed teorie ni povus fari, kiel faris baratanoj — proponi tute alian radikon por la lando; povus esti „rosij-“, ekzemple. Imagu: rosija landa asocio, rosijanoj ktp ) Tio absurdigus la situacion eĉ pli.

  4. La lingvo evoluiĝas laŭ uzo de ĝiaj uzantoj. La uzantoj de iu lingvo eĉ kapablas enkonduki novajn regulojn aŭ ne tute sekvi la jam establitajn regulojn. Pli bona sinteno estas uzi la lingvon. Pli granda nombro de uzado establas unu uzumanieron super alia!

  5. Mi absolute konsentas kun vi.

    @Toño, neniel temas pri «detalo»!

    Temas pri la impreso, ke iuj altrudas siajn preferojn kaj deklaras nur sin mem «bonaj» (aux bonlingvaj) — malgraux la opinio de la plimulto.

    Temas pri tio, ke iuj kvazaux volas, ke cxiuj ceteraj laboru ne KUN, sed POR ili.

    Temas pri tio, ke la kampanjo cxirkaux la projekto bazigxas sur malrespekto de la potencialaj kunlaboremuloj. Nun mi celas ne la UJ-ismon, sed la sencxesan spamadon de jubilea.jaro.125(cxe)gmail.com, kiu dauxre kaj amase sendas nepetitajn mesagxojn kun la sama teksto kaj cxiam aldonas per same nepetita granda alkrocxita dosiero la simbolon de la kampanjo. Kiam mia retposxto duan fojon paneis pro tio, mi plendis, sed la sendinto neniel sentis emon almenaux sxajnigi bedauxron pro sia konduto kaj pardonpeti.

    Mi ja intencas kuncelebri la 125-an datrevenon kaj jam delonge planis plurajn erojn. Sed provizore mi sentas nenian emon esti parto de la oficiala kampanjo.

  6. El konversacio en sablokesto: «Mia paĉjo instruis al mi pli bonajn landomonojn ol via. Mi ne ludos kun vi, ĉar vi parolas tiun dialektaĉon de via paĉjo.»

  7. Mi ankoraŭ ne komprenas la problemon. Laŭ la Fundamento:
    -ujo: aĵo, kiu enhavas ion aŭ iun
    -io: loko karakterizita de la radiko

    Do, Rusujo estus «lando enhavanta rusojn» kaj Rusio estus «lando karakterizita de rusoj». La malsameco laŭ mi estas tre nuanca. Mi preferas la sufikson -ujo, ĉar ĝi evitas plursignifecon kaj estas malpli hindeŭropeca.

    1. Vivo en pluretna lando kun forta internaciisma tradicio instruas atenti pri tiaj nuancoj tamen. Krome ĝi en tre oportuna maniero ebligas tradukon el la rusa: Rusio Россия, ruso русский, rusiano россиянин.

      Se la radiko de Aŭstralio, kiel vi aliloke skribas, estas Aŭstrali’, konsideru, ke ankaŭ la radiko de Rusio estas Rusi’ kaj ĉesu senelektigi nin favore al „Rusujo“ en pli kaj pli da retlokoj malgraŭ la normala ĝenerala uzo.

  8. @Grégoire: La radiko de Aŭstralio estas Aŭstrali’, ne Aŭstral’; tial oni nomas la loĝantojn aŭstralianoj, ne aŭstraloj.

Комментарии закрыты