Kunteksto

Ĉiuj ja faras erarojn kaj mistajpojn, do pro tio la aŭtoro restos nekonata. Tamen pritaksu la frazon:

Instruas mi, diplomita E-instruisto. Lau via informo signifas, ke oni nenie en la lando instruas Esperanton.

„Signifas“ bezonas subjekton, mi volas diri. Ĉu vi konsentas?

Cetere pri la kursoj kaj instruistoj, Dima Ŝevĉenko ekkolektis la freŝan liston de E-kursoj en Rusio ĉe esperanto.su/kursi (ruslingve). Se vi estas instruisto kaj planas kursojn, kontaktu ankaŭ lin, ne nur min, sed ankaŭ mi povas helpi pri diskonigo.

2 thoughts to “Kunteksto”

  1. Interese. Mi tamen pli eraras en mia denaska lingvo ol en Esperanto.

Комментарии закрыты