Bukareŝto ne plu trovas lokon en Peterburgo

Mi ne povus tion kredi, sed en gazetoj oni skribas: ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio konsilis la urbestraron de Sankt-Peterburgo ŝanĝi la planatan nomon de la nova metrostacio — malfermota en decembro Buĥarestskaja — al iu alia pro tio ke la nomo rilatas al la ŝtato, ne plu amika al Rusio kaj membranta en NATO.

La ideo estas des pli stranga, ke la stacio lokiĝos en la kruciĝo de la stratoj Salova kaj Buĥarestskaja (Bukareŝta) kaj la internaĵo de la stacio estas inspirita de la fama bukareŝta arkitekturo. En la ekinta diskuto oni proponas pli neŭtralajn nomojn omaĝe al la metrokonstruistoj, al iuj lokaj toponimoj („Pomĝardeno“ ekzemple), sed multaj komentantoj mire insistas, ke restu la kutima longe atendata nomo.

Modelo de la estonta metrostacio
Modelo de la estonta metrostacio

La metrostacio estis planita ankoraŭ en sovetia tempo, sed rezulte ĝia finkonstruado estis prokrasita por dekjaroj. Ĝi ligos grandan „dormodistrikton“ de la urbo al la urbocentro. Pluraj stratoj en tiu urboparto estis nomitaj laŭ la toponimoj kaj elstaraj personoj de Orienta kaj Suda Eŭropo: paralelas al la Bukareŝta strato la stratoj Praga, Belgrada kaj Budapeŝta.

2 thoughts to “Bukareŝto ne plu trovas lokon en Peterburgo”

  1. Se oni konsilas renomigi la Buĥarestskajan stacion, kial oni ne konsilas ankaŭ renomigi la Buĥarestskajan straton? Tio estus tute logika [:ironio:].

Комментарии закрыты