Lingva Festivalo en Moskvo

Pasint-dimanĉe en Moskvo okazis jam la sepa lingva festivalo. De jaro al jaro ĝi iĝas pli ofta (en 2012 okazis du festivaloj en Moskvo) kaj pli granda (laŭ la reeĥoj, fotoj kaj videoj okazis multaj samtempaj interesaj eventoj, en plejparto de kiuj publiko ne mankis).

Krom la evidentaj kialoj por havi bonajn impresojn (revido de amikoj, festa etoso) mi aparte ŝatis la prezenton de la malnovrusa lingvo, kiu donis al mi iom pli da kompreno pri la evoluo de la slavaj lingvoj. Mia „sinkrona“ (sen intereso al ilia historio) intereso pri la pola kaj la bulgara jam bezonas iom da fonaj scioj „diakroniaj“ (historiaj). Krom tio mi eksciis ion novan pri la armena (tamen dank’ al la demandoj, kiujn mi starigis ĉe la fino; la prelego mem estis ĉefe pri la armena historio).

Grandeco de la festivalo ne lasis ĝin sen mankoj: tre aŭtentika udmurta kanto en la fina koncerto estis uzita kiel ŝtopiĝo por la paŭzo antaŭ la skota danco (la skotaj kaj irlandaj dancoj en la lingvaj festivaloj ĉiam ĉagrenigas min kiel rememorigoj pri silentiĝintaj lingvoj). La teatraĵo enhavis ian kverelan momenton („la elpelo de la patrino“) — ne klaras por kio — kaj krome konstruis la lokan miton pri elpenso de la lingvaj festivaloj kiel formato en moskva parko Caricino en 2005 aŭ 2006. Tiuj momentoj certe ne ruinigis la belan eventon kiel tuton.

La emfazo de Esperanto en tiu ĉi lingva festivalo estis brile realigita, kaj mi aŭdis kelkajn pozitivajn reeĥojn pri ĝi ankaŭ de la neesperantista publiko — i. a. pri la uzo de parola Eo en neoformalaj koridoraj kuntekstoj. Vere la lingvaj festivaloj respondas samtempe al du bezonojn de la esperantista movado — pri la subteno de la lingva diverseco kaj pri la prestiĝo de E-movado kiel io utila kaj scidona.

Mia prezento de Esperanto en la 7-a moskva lingva festivalo
Mia prezento de Esperanto en la 7-a moskva lingva festivalo. Fotis Vladimir Cokov.

One thought to “Lingva Festivalo en Moskvo”

Комментарии закрыты