Solena promeso

Renato C. daŭre puŝas la petskribon pri la uzo de uj-landnomoj (*Ĉeĥujo, *Polujo, *Rusujo ks.) en la nova paĝaro de UEA; la petskribon iniciatis iu Petr Adam Dohnálek, sed ĝi jam klare aspektas iniciato de Renato C. persone.

Ĉar la petskribo estas tre forte trudata kaj ĉar ne ekzistas alidirektita petskribo, la afero aspektas kiel ludo de unu teamo. Ne aspektus danĝere, se mi ne scius pri la aliaj simile faritaj sukcesoj de agresemaj bonalingvaistoj, i. a. en Vikipedio (kie bonalingvaistaj administrantoj foje faris propravolajn alinomigojn malgraŭ la klara manko de kompromiso, la nepra kondiĉo de ŝanĝo en vikipedia artikolo).

En iu ajn iom demokratia kunteksto la alvoko plitrudi uj-nomojn renkontas evidentan kontraŭstaron de la parolantoj: ekz., vidu ĉe facebook.com/groups/esperanto.grupo.

Per tiu ĉi alineo mi solene promenas eksiĝi el UEA, se la voĉo de la agresema malplimulto influos lingvaĵon de la asocio. Espereble UEA havos la forton resti neŭtrala ne nur rilate elekton de kongreslokoj, sed ankaŭ rilate la prilingvaj debatoj.

2 thoughts to “Solena promeso”

  1. Renato C. informas pri pluraj iniciatoj de esperantistoj, chiutage.
    Tio ne signifas, ke li estas la inciatinto mem.
    Mi opinias, ke la petskribo estas logika konsekvenco de la Antauparolo al la Fundamento, en kiu oni skribas, ke iu «nova formo» (kaj -io estas la nova formo, chu ne, lau vi?) povas esti trudata. UEA jam altrudas la formon -io, sen permeso de -ujo, dum la periodoj 1921-1924 (spitante la decido de la Lingva Komitato) kaj post 1967 (malgrau tio ke -io neniam estis rekomendita — nur permesita — sufikso de la Akademio kaj tio nur se tio kreas pli internacian formon de gentobazaj landoj).
    Do kiu estas la agresema malplimulto? Hector Hodler, Eugène Lanti kaj parto de iliaj adeptoj. La granda plimulto de la esperantistaro estas misinformita. Legu Ĉapitrojn IV kaj V el tezo pri Propraj Nomoj, aperinta en The British Esperantist, 1947, p. 65; 1948, pp. 152, 190, 199; 1949, p. 54.
    Johan Derks

    1. Mi ne volas legi ion ajn aŭ kredi ke Renato informas pri io, kion li ne vere subtenas, mi nur volas, ke Esperanto restu tia, kian mi lernis iam kaj bonorde uzas ekde tiam. Oni eble havis tempon kontraŭstari io-landnomojn en sia ĝusta tempo, nun ja ne plu estas la ĝusta tempo, tiaj nomoj enradikiĝis — mi aldonu: «feliĉe».

Комментарии закрыты