La libro pri homoj

Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis „Libro de la Jaro“ en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando – ni ĉiuj ŝatus, ke nia Esperanta libra merkato estu tia, kun pli da nebeletraj libroj pri aktualaj temoj.

La libro de Kalle Kniivilä „Homoj de Putin“ estas verkita fare de fakulo pri Ruslando kaj Sovetunio, kiu loĝis en la lando en la fruaj 1990aj jaroj kiel ĵurnalisto de finna gazeto kaj kiu daŭre sekvas la eventojn tie, regule verkante por la sveda gazeto Sydsvenska Dagbladet kaj por sia trilingva blogo. Por prepari la libron pri tiuj, kiuj voĉdonas por Putin en ruslanda provinco, Kniivilä faris vojaĝon tra kelkaj urboj, multe helpis lian verkadon la esperantistaj amikoj, kiujn li mencias en la danka parto.

Legu la tuton de mia recenzo en la blogo de „Sezonoj“ »»»

Estas jam la kvara mia teksto, publikigita en la blogo.

One thought to “La libro pri homoj”

  1. Kniivilä dependas de la medio, en kiu li vivas kaj laboras.
    Li povas paroli la rusan, sed li ne pretas kompreni eĉ kiam oni rakontas al li.

Комментарии закрыты