HindoEtnoEksp: vojaĝo al Barato

Populara rusia aspektigisto kaj vojaĝanto Artemij Lebedev vizitis sola preskaŭ ĉiun landon kaj teritorion en la mondo. Siajn fotoraportojn li publikigas ĉe tema.ru/travel. Lia rekonebla stilo estas ĉie foti rubujojn, telefonbudojn kaj stratajn fajrokranojn.

Krom la solaj vojaĝoj, Artemij regule organizas kolektivajn karavanojn, kiuj li iom laŭte nomis etnografiaj ekspedicioj. Fakte temas pri aparta ĝenro, kiam hazarde kunmetita teamo de ĉiam novaj homoj vojaĝas tra certa lando, ofte ŝanĝante urbojn ĉiutage, kaj vizitas ne tre turismajn angulojn tie. Antaŭe jam okazis tiaj vojaĝoj al Balkanio, Ĉinio, Sankt-Peterburgo (jes, kelktaga, kun noktumado ĉiam en malsama hotelo) kaj aliaj.

Nun Lebedev kun sia nova teamo estas en Barato.

Kvankam la komentoj eble ne estos kompreneblaj (kaj mi pigras ilin traduki), miaj barataj amikoj eble scivolos vidi, kion nun dekmiloj da rusianoj spektas pri la lando:

(estas filmetlisto; ĝi daŭre longiĝas ĉiutage je nova filmeto aŭ kelkaj)

La superrigardo estas ofte supraĵa (por vera etnografio), tamen la filmet-serio ne vane vekas grandan atenton: ili prezentas la lokon reliefe kaj donas rapidan impreson, kiun alimaniere necesus multekoste kaj longe ellabori por si.

Комментарии закрыты