Parto de mia leciono filmita

Usonano Filipo elmetis registraĵon de Esperanta leciono, kiun mi partoprenis kiel instruisto. Filipo lernas Esperanton kadre de sia defio „Fluent in 1 month“ (Fluparolanto post unu monato). Jen kiel li parolas post dekkelk tagoj: en la unua parto li interparolas kun Tim, la konata brita instruisto, en la dua parto estas komenco de lia leciono kun mi.

Filipo estas leganto kaj samideano de la fama irlanda poligloto Benny Lewis: tute laŭ la konsiloj de Benny, Filipo parolas mem en la daŭro de la tuta leciono, miaj antaŭpreparitaj tekstoj kaj ekzercoj restis grandparte neuzitaj :) Mi tute kredas, ke Filipo sukcesos pri sia defio kaj parolos Esperante jam en julio tute libere.

italki estas reta lernejo de plej diversaj lingvoj, ege populara inter modernaj poliglotoj pro facila kaj nekosta aliro al denaskuloj. Plej multas tie instruistoj de la angla, kiel kutime, sed ĉeestas tamen po deko da instruistoj pri pli-malpli ĉiu iom granda lingvo de la mondo — ankaŭ la bulgara kaj la turka, inter por mi interesaj, certe ankaŭ Esperanto.

Mia instruista paĝo ĉe italki atendas vian viziton.

One thought to “Parto de mia leciono filmita”

  1. Vi bone impresas :) Mi konsideros preni kelka lecionoj de vi por perfektigxi :)

Комментарии закрыты