„Helpu min“ aŭ „helpu al mi“

Oni demandas en FB:

Ĉu estas ia ajn signifo-diferenco inter «Helpu min» kaj «helpu al mi»? Kaj se la signifo samas, kiel oni klarigu la malsamajn formojn?

Oni diras «Mi manĝas karoton». Sed oni ne diras «Mi manĝas [prepozicio] karoto.» Ĉu la verbo «helpi» havas malsaman trajton?

Jes, en iuj akuzativ-havaj lingvoj „manĝi“ estas transitiva, dum „helpi“ postulas dativon (do traktas helpon kiel ion liveratan al persono, ne faratan pri la persono). Krom la rusa en tiu grupo de „dativohelpaj“ lingvoj estas ankaŭ la sufiĉe fora (laŭ la genetika klasifikado de lingvoj) turka („bayana yardım etmek“ to help (dat.) the lady).

Por repacigi ĉiujn, ambaŭ formoj estas tolerataj kaj pli-malpli sam-ofte uzataj. Istvan tamen rimarkas ioman diferencon (nome, ke „helpu min“ impresas kiel peto pri urĝa helpo); mi emas konsenti kun lia rimarko kaj klarigi tion per funkciado de la lingvo mem, kiu normale evitas „plenajn sinonimojn“ kaj atribuas almenaŭ ian diferencon en signifo al diferencoj en la formo.

Lingva Konsultejo ĉe Fejsbuk — https://www.facebook.com/groups/konsultejo/

One thought to “„Helpu min“ aŭ „helpu al mi“”

  1. Mi preferas la formon «helpi al» pro diversaj kialoj. Unu el tiuj kialoj (krom kongrueco kun la nacilingvoj) estas, ke uzi la vorton helpi kun akuzativo povas krei monstrajn frazojn (ekz-e «Helpu min fari tion» anstataŭ la pli simplan kaj gramatikan «Helpu al mi fari tion», kvankam mi pli emas uzi la formon «Helpu, ke mi faru tion»).

Комментарии закрыты