Amikoj | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Rusia Esperantista Kongreso

Автор: В. Иванов. Записано: 28.05.2010 – 23:22

Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo. Tial mi, inter la aliaj aferoj (vizumado, kiu ŝajnas jam senĉesa), venis nur por la programero, kiun gvidis mem, kaj preskaŭ tuj poste foriris. Estas iom bedaŭrige, ĉar mi ja pagis la plenan kotizon kaj tiel plu.

Mi gvidis diskutrondon pri Esperanta Vikipedio kaj manieroj aktivigi ĝin. Mi pledis, ke lokaj aktivuloj verku pri siaj kluboj kaj urboj. Mi rakontis, ke rusiaj temoj en Vikipedio estas ofte malbone prezentitaj, enhavas malaktualajn datumojn kaj havas aliajn problemojn. Mi alvokis transpreni praktikojn de aliaj grandaj Vikipedioj al la Esperanta kaj emfazis gravecon de aktiva komunumo. Bedaŭrinde ekde 2006 la komunumo de eo.wiki neniel ŝanĝiĝis — ĉiam estas iom pli ol cent redaktantoj (farintaj almenaŭ 5 redaktojn dum monato). Ja estas malmulte kaj tial multaj decidoj estas farataj per interkonsento de tri hazardaj preterpasintoj (aŭ eĉ tute sen interkonsento). Mi diris en la diskuto, ke pli vasta Esperanta komunumo — eĉ homoj, kiuj pro diversaj kialoj ne emas kontribui per verkado — atentu pri tio, kio okazas en Vikipedio, kaj eventuale partoprenu la diskutojn tie (diskuti oni ja kutimas per retpoŝtaj grupoj ks.). Estis nemultaj aŭskultantoj, do mi ne esperas pri iom signifaj ŝanĝoj, sed eĉ cento da novaj redaktoj portus pli da bono al la enciklopedio.

La kongresejo, priskribita en reklamo kiel luksa kaj prestiĝa, evidentiĝis tia nur surfone de la aliaj similrangaj eventoj de la rusia movado. La seĝoj en la ejoj estas pli foteloj, ol seĝoj, en la ĉambroj estas blankaj tabuloj kun markiloj, la granda halo estas tre taŭga. Samtempe plejparto de la programo okazas en la 4-a kaj 5-a etaĝoj, la lifto solas, la ĉirkaŭaĵoj estas ne vere la plej bela urboparto. Espereble la aliurbanoj ŝatos se ne la distrikton ĉe la kongresejo, do almenaŭ tiujn urbopartojn, kiujn oni montros dum la ekskursoj.

Estis por mi agrable revidi hodiaŭ sinjorojn Bolŝakov, Ĵitĉenko, Lytov, Corsetti, Samodaj, Gudskov, Griŝin, Seguru, Pietiläinen kaj aliajn gesamideanojn. Multaj vizaĝoj estis nekonataj, tial mi taksas la aranĝon envolviga kaj sukcesa. Certe enŝoviĝus duoble pli da partoprenantoj, sed iuj ŝatos malmankon de spaco.

Morgaŭ mi (kun Irina Gonĉarova) gvidas diskuton pri lingvaj festivaloj. Postmorgaŭ matene mi penos viziti prelegon de Oksana Burkina pri novaj esperantologiaj esploroj.

Ornamo de scenejo (fotis Nadeĵda Karamalikova):

Rusia Esperanto-Kongreso en Peterburgo, 2010. Ornamaĵo de la scenejo. Foto de N. Karamalikova (Peterburgo)


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Kalle

Автор: В. Иванов. Записано: 30.09.2006 – 01:58

Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn taskojn de Kalle (kvankam ni povus aranĝi la samon ruse — li parolas ruse tre bone; samtempe ni ne konus unu la alian sen Esperanto).

La intervjuaton mi mem hodiaŭ vidis la unuan fojon. Boris loĝas en Peterburgo jam la duan jaron, antaŭ li loĝis en Beslan kaj studis tie en mezlernejo. En tiu mezlernejo, kiel mi komprenas, sed ni ne tuŝis la beslanan temon dum nia amika interparolo en kafejo ĉe metrostacio Moskovskije Vorota. Oni parolis ĉefe pri ksenofobio en Peterburgo kaj Rusio ĝenerale, pri ĝia esto kaj ĝia estiĝo. Ŝajne la komuna konkludo estas, ke homoj pli bone konu alikulturanojn kaj aliaspektantojn por trovi komunajn trajtojn kaj ekestimi unu la alian.

Estis tre agrabla sperto: mi ŝatas organizi tiaĵojn; tiagrade, ke mi eĉ jam pensis pri envolviĝo en turisma aŭ simila komerco por konstante umi pri kunordigoj (min tamen detenas de tia envolviĝo i. a. tio, ke pagantaj uloj povas esti pli malkontentaj pri io malbone kunordigita, ol nepagantaj amikaj konatoj). Krom la kunordigo mi ĝuis konatiĝon kun Boris, sonadon de la sveda lingvo (kun Kalle estis fotistino de lia ĵurnalo, damne la nomon mi forgesis, la familinomo estis certe je -sson), revidon de la delonge nevizitita sed kara per rememoroj loko (kiu cetere multe pliboniĝis; nenio ŝanĝiĝis draste, sed ĝenerale estas pli da ordo kaj puro), bonan nuboriĉan veteron ktp.

Poste mi devis kuri al la universitato, kie min jam atendis studentoj. Post du lecionoj kun ili (3 horoj kune) mi revenis hejmen.

Maŝa tute bone fartas post la vakcinado, ni (speciale la patrino) timis altan temperaturon, kiu kutimas akompani vakcinon de tiu tipo. Tamen ne, estis leviĝoj ne pli supre ol 37,3. Tamen sekvoj ekzistas: ekzemple, ŝi ege multe manĝas dum la lasta plentago… :)


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Foto, kiun Sergeo donacis por Nova Jaro

Автор: В. Иванов. Записано: 25.12.2003 – 11:52

Mi havas bonan amikon, kiu aperis en la klubo «Espero» dum nia februara kurso de Esperanto. Lia nomo estas Sergej Andrejsons, li laboras en foto-serva punkteto ie en la sudo de nia urbego. Lia hobio estas fotado de ĉio, bonaj fotiloj, prilaboro de fotoj per komputilo ktp. Feliĉe li ankoraŭ ne estas tre fama — alikaze mi ne havus la ĉi-suban belegan foton de mi. :)

Dum novembraj festoj mi kun Sergeo vojaĝis al Moskvo por partopreni preparan seminarion de la Organiza Teamo por IJK. Surprize por mi, post la moskva seminario mi ricevis kelkajn fotojn. Jen unu el ili. Estas, laŭ mi, belega! Se vi nur vidus ĝin sur papero! Kaj, mirinde, mi absolute ne pozis por ĝi. Dankon al Sergeo, se li aŭ niaj komunaj amikoj legas tiun mesaĝon.


Теги: , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


стр. 1 из 1 1