Foririnta civilizo: mirindaj fotoj

Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo.

La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara sud-rusia ripozloko ĉirkaŭ la urbo Pjatigorsk (estas tie deko da proksime lokitaj urboj, plejparte ripozejoj ĉe fontoj de minerala akvo). En la fama monto Beŝtaŭ (kaj en la malpli fama Bik) estis, kiel evidentiĝis, uranaj minejoj, ekfunkciintaj fine de la 1940-aj jaroj. La minejoj jam longe ne funkcias (pro elĉerpiĝo de industrie minebla urano tie), kaj entuziasmuloj ŝatas tie promeni por fari belajn fotojn kaj ricevi sian dozon de danĝera radiado…


Bik aŭ Beŝtaŭ: urana minejo

La fotaron akompanas ruslingva intervjuo pri la situacio ĉirkaŭ la minejoj. Se kredi la komentojn, parton de la fotoj la fotintoj faris dum la pasinta NovJara festo, kiun ili pasigis en la forlasita minejo…

Bik k Beŝtaŭ: ekranbildo

La alia simila fotaro temas pri la „malaperinta maro“ — Aralo. Grupo de fotoentuziastoj vojaĝis pasintaŭtune en Uzbekio, en la lokoj kie iam estis la suda bordo de la Arala Maro (fakte ĝi estas salita lago). Fotoj de la iama fundo, de la restintaj en dezerto ŝipoj kaj aliaj estas tre impresaj.

Ŝipo en dezerto (Arala Maro)

La Arala Maro rapide malaperadis dum la fino de la 20-a jarcento. Rezulte multaj fiŝkaptistaj loĝlokoj troviĝas kelkdek kilometrojn (!) for de la maro, multaj iĝis pro tio neloĝataj. En norda parto de la salita lago oni sukcesis konstrui grandan digon, pro kio la norda (plene en kazaĥia teritorio) parto de la lago „resaniĝas“ (akvo de Sirdarja restas plene en tiu malpli granda parto de Aralo). Pri tio ruse.

Kiel rakontas la partoprenanto de la fotoekspedicio, antaŭ nelonge sur la fundo de Aralo oni trovis restaĵojn de antikva urbo. Arkeologoj esploras ĝin nun por kompreni, en kiu epoko estis konstruita tiu urbo. Estas ja interese, ke iam oni konstruis urbon, kiun poste plene kovris la akvo kaj nun, post la refoja foriro de la akvo, oni povis trovi sur la iama fundo konstruaĵojn kaj tombojn. Unu el la hipotezoj pri Aralo estas, ke la akvonivelo en ĝi ofte ŝanĝiĝas pro nekonataj kialoj kaj ke eble homaro ne tiom multe kulpas pri ŝrumpiĝo de la maro.

Ĉu vi ŝatis la fotojn samkiel mi?

La golfo de Kara-Bogaz

Gorĝo de la fama golfo
Gorĝo de la grandega golfo Kara-Bogaz-Gol en orienta parto de la Kaspia lago. Iam mi legis, ke tiu unika golfo estas natura produktejo de saloj, tre valoraj por kemia industrio. I. a. oni konstruis tie digon por foje ŝtopi la alfluon de akvo, elvaporigi ĝin kaj ricevi pretan por ekskavado salon.La golfo famas per tio, ke ĝia grandega surfaco kaj la varma seka vetero en la regiono elvaporigas multege da akvo, kaj akvo enfluas tre rapide tra la mallarĝa gorĝo de la golfo. Antaŭe en infaneco mi nur legis pri tio kaj iel revis tion vidi. Apenaŭ mi baldaŭ vizitos Turkmenion por plenumi tiun revon, sed jen desupre mi la lokon vidis — per GoogleEarth.

En la foto videblas, ke la akvo vere fluas sufiĉe rapide el la «maro» (Kaspia lago) en la golfon: post la pilieroj de la (gazo?)dukto restas blankaj spuroj en la fluanta akvo.

Gorĝo de la fama golfo

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2