Protesto de nuda biciklisto

Nuda biciklisto aperis en la stratoj de Peterburgo pasint-sabate, la 3-an de majo. Roman Lutoŝkin, aktivisto de la urba biciklista movado. La biciklisto protestis kontraŭ la nuna politiko de urbestraro, kiu fakte ignoras ekziston de biciklistoj en la urbo: absolute nenia biciklista infrastrukturo ekzistas en Peterburgo, forestas biciklolasejoj, ne ekzistas biciklaj vojetoj, en plejparto de laborlokoj forestas kondiĉoj por dungitoj alveturantaj sur du radoj.

Dum 15 minutoj Lutoŝkin rondveturis absolute nuda laŭ la Palaca placo ĉe la Vintra palaco, post kio li surmetis pantalonetojn kaj, akompanata de samideanoj, biciklis tra kelkaj stratoj de la urbo. Polico ne malhelpis la demonstracion, dum la vetero multe helpis: tri tagoj komence de majo estis tre varmaj, kun temperaturo pli ol 20 gradoj celsiaj.


Reprezentantoj de peterburga urbestraro jam kelkfoje diris, ke biciklado ne povas savi transportadan problemon de la urbego, ĉar en Rusio estas „netaŭga klimato“. Biciklistaj aktivuloj respondas, ke certe kulpas ne la klimato, kiu en Finnlando kaj Germanio similas, sed la manko de respekto al biciklistoj kaj malpureco de la stratoj, speciale vintre.

Roman Lutoŝkin komentas, ke ĉiuj eŭropaj urbegoj venis al respekto de biciklistoj per protesta agado. Li do ne ĉesas esperi kaj planas novajn agojn. Lia bicikla promeno la 3-an de majo vaste reeĥis en gazetaro (nur parto de ligiloj al ĉiuj aperintaj tekstoj).

Roman Lutoŝkin en la Palaca placo

PS: Mi mem spertis biciklistajn problemojn en tiu ĉi urbo, kiam mi aktive biciklis en la jaroj 2001—2004. Mi uzis biciklon ĉiutage por atingi laborlokon, kiu elstaris per ekzisto de speciala ĉambreto por lasi biciklon kaj ŝanĝi la vestojn. Veturi ĉiutage kun la densa aro de aŭtoj estis sperto, teruriga por rememori, kvankam ne tiel timiga en la procezo. Plejparto de peterburgaj biciklistoj tamen ne uzas sian duradan maŝinon por aferaj veturoj, pro la absoluta neoportuneco de tia uzado; oni biciklas ĉefe en apudurbo dum ripoztagoj: feliĉe ankoraŭ multas parkoj kaj arbaroj por tio.

Ĉio bone pasis

La aventuro, priskribita en la antaŭa enskribo, bonege pasis. Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la malfruvesperan urbon. En kelkaj lokoj, kiujn mi trabiciklis, mi ne estis de pli ol 2-3 jaroj, en kelkaj, kiel en la strato Novgorodskaja, — entute neniam estis.

Ĉi-nokta aventuro

Hodiaŭ matene mi bezonas renkonti trajnon el Kaluga, la gepatroj transdonis per ĝi iom da hejmaj legomoj, kelkdek ovojn, iom da viando kaj aliajn bonkvalitajn manĝaĵojn, kiujn ili kutimas bonkore liveri al ni. La tikla punkteto pri ĉi-foja transdono estas ŝanĝo en la horaro de la trajno «Brjansk-Peterburgo», nun ĝi venas je 5:40.

Tio signifas, ke ne eblas veni al la stacidomo per metroo, ĉar metroo en Peterburgo komencas funkcii ĉ. 5:40 (depende de stacio).

Tio ankaŭ signifas, ke veni tien piede estus malfacile ne nur pro la distanco (estas eble ĉ. 10 km de nia hejmo ĝis la stacidomo), sed ankaŭ pro la turista furoraĵo — la disigataj (por transiro de pli grandaj ŝipoj) pontoj trans la rivero Neva, kiuj ekfunkcias kiel pontoj je 4:50 (kaj mi ja devus ankoraŭ paŝi post tio).


Mi elektis do bicikli al la stacidomo. Mi iros ĝis la Troickij ponto bicikle; kaj se mi venos tro frue (antaŭ ĝia malleviĝo), mi irus al la Litejnij (kiu malleviĝas je 10 minutoj pli frue). De tie mi veturos laŭ Litejnij avenuo kaj la strato Nekrasov (en kiu mi iam loĝis, cetere) ĝis la strato 9-a Sovetskaja. Tie, en la strato 9-a Sovetskaja (kelkaj paralelaj stratoj tie nomiĝas Sovetskaja «Soveta», do) mi lasos la biciklon ĉe nekonata knabo, iom pli juna ol mi. Kun li mi ĵus konatiĝis en speciala komunumo , kie peterburganoj proponas senpagajn aĵojn (ne plu bezonatajn librojn, videojn, meblon ks.) kaj foje petas ilin. Mi petis lokon por lasi mian biciklon por daŭro de la tago…

La stulta flanko de la afero («la tubero en la afero») estas, ke en Peterburgo absolute mankas komoforta biciklista medio. Ekzemple, ne eblas lasi biciklon simple apud la stacidomo por repreni ĝin iam poste. Mi, do, lasos ĝin en privata apartemento por veturigi miajn bongustaĵojn hejmen per metroo kaj poste repreni la biciklon vespere.

Povus esti malfacile, sed ja ankaŭ estas fascine aventura plano. :) Se mi ne perceptus ĝin kiel tia, mi eble antaŭsentus plej aĉan tagon. :) Mi tre ŝatas bicikli (kaj ne ofte havas okazon por tio lastatempe), mi ŝatas sociumi kaj konatiĝi kun novaj interesaj personoj (kaj ankaŭ por tio ne tre multe da eblecoj havas), mi tre ŝatas la someran antaŭmatenan Peterburgon (kaj ne ofte havas okazon promeni en ĝi, ĉar laboras aŭ dormas kutime en tiu tempo).

Deziru al mi plenan sukceson pri ĉio planita.

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2