Ken Miner perdas sian blogon

Iĝis por mi ŝoko la harstariga novaĵo, ke Ken Miner, unu el la plej interesaj blogantoj en Esperanto, baldaŭ perdos sian tutan blogon. Li ligas tiun okazon kun ekloĝo en Kolorado kaj ŝanĝo de ret-liveranto.

Li skribas pri tio:

Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj paĝoj de LINGVISTIKA RETEJO DE KEN MINER malaperos, inkluzive ĉiujn lingvistikajn artikolojn, la blogon, ĉion. Tamen post ĉeso de mia konto laŭdire restos la nunaj paĝoj 30 tagojn. Mi ne scias, ĉu jam ene de 30 tagoj mi povos starigi novan retejon per Kolorada retprovizanto; se jes, mi avizos ĉi tie pri la nova retadreso.

Se ne eblos tio, tamen iam mi verŝajne kreos almenaŭ novan blogon (kies adreson necesos trovi gugle aŭ per onidiro), kaj eble tutan novan retejon. Mi pardonpetas pro la malkonveno.


Mi miras, kiel povas okazi, ke en la plej interretigita lando de la mondo, Usono, ekzistas personaj paĝoj, gastigataj ĉe la loka interret-liveranto. Ke tiuj paĝoj estas viŝataj, kiam kliento foriras. En la tempo, kiam rethoteloj, eĉ tute senpagaj, abundas kaj promesas eternan gardadon de dokumentoj kaj foje ankaŭ programajn solvojn por faciligi blogumadon.

Nekredeble sonas la parto pri „adreson necesos trovi gugle“: ja se iu donacintus al Miner propran domajnon, li povus nur ŝanĝi la adreson, al kiu montras tiu domajno, sed homoj daŭre povus uzi ian facile memorigeblan ken-miner-blah-blah.com.

Mi esperas, ke la tuton de la tre profundaj tekstoj, kiujn verkis ekde 2003 por sia blogo Ken, li sukcesos restarigi en la nova loko. „Enhavo“ estas tre valora en moderna interreto, ĝi havas sian prezon en la granda mondo kaj havas sian netakseblan gravecon por la malgrandaj mondoj de malpli grandaj lingvaj komunumoj, kiel la Esperanta.

En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj

Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj RF.

Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj, Lavrov, insistas ke estu fiksita certa periodo por transiro al senviza reĝimo. „Tiu celo devas esti klare proklamita“, — li diris dum preskonferenco.

Inter la aliaj aktive diskutataj temoj de la blogosfero en Rusio estas publikigita statistiko pri la novjaraj viktimoj. Kiel informis Ministerio pri ekstremaj okazoj, 696 personoj mortis dum la dektaga festa ripozo — plejparto pro incendioj. En malfacila peno trankviligi samlandanojn, la ministerio atentigas, ke pasintjare estis je 13% pli da viktimoj.


Certe blogoj daŭre diskutas pri la unuafojaj montroj de kelkaj kinofilmoj, inter ili la plej furora — „Avatar“ kun ĝia novinventita ekstertera lingvo, la navia. Furoras malfermita letero de jam pli frue populariĝinta grupo, nomanta sin „Komunistoj de Peterburgo kaj Leningrada regiono“ (ŝajne, ne havas rektan rilaton al la parlamenta Komunista partio, sed malfacilas diri). La grupo akuzis Ĝejmson Kameronon pri plagiato: laŭ ili, li ĉerpis ideojn por sia filmo en la verko de la famaj rusiaj aŭtoroj fratoj Strugackij (abundas Esperantaj tradukoj, eldonitaj de „Impeto“). Pli frue la sama grupo kondamnis aktorinon Olga Kurilenko pro tio, ke ŝi konsentis ludi la rolon de amikino de Bond en la lasta parto de „Bondiano“.

Hodiaŭ, la 13-an de januaro, oni festas en Rusio tiel nomatan Malnovan Novan Jaron. Ĝi estas la nova jaro (la 1-a de januaro) laŭ la julia kalendaro, funkciinta en Rusia Imperio ĝis 1917 kaj daŭre konservata de la Rusa ortodoksa eklezio. Feliĉan novan jaron! ;)

iPhone venis en Rusion, kiam oni ne plu bezonis ĝin

„Eblas kuraĝe konstati, ke liverantoj sidiĝis en iFlakon“, — kalamburas unu el la komentantoj sub la artikolo titolita „Malrapida starto“. Artikolo pri la ekvendo de iPhone, la furorinta tutmonde poŝtelefono, en Rusio.

La odorata de amasoj produkto de „Apple“ tre malfrue venis en Rusion. Unu el la kialoj estis malfaciloj pri establo de interreta vendado de melodioj per iTunes. Nun la solvo por melodioj eble estas trovita, sed neniu volas la poŝtelefonon.

Surfone de la financa krizo, kiu malgraŭ la esperoj tamen influas ankaŭ Rusion, oni ne ofte ekhavas deziron aĉeti malnovan modelon kontraŭ ekvivalento de pli ol 500 eŭroj, dumonata elspezo por multaj. Kiel alian obstaklon komentantoj nomas nesufiĉan disvastiĝon de rapida Interret-aliro per GPRS-retoj — afero esenca por sperti avantaĝojn de grandekranaj poŝtelefonoj-komputiloj.


Granda ŝatanto de Apple kaj rimarkebla VivĴurnala bloganto Andrej Son faris sian originalan komenton pri la okazaĵoj. Li subtitoligis fragmenton el filmo pri la lastaj tagoj de Hitler; el la novaj subtitoloj eblas kompreni, ke en la subterejo estas ne Hitler, sed estro de Apples, kaj liaj subuloj raportas pri la profitaj kondiĉoj de la interkonsento en Rusio.

La estro demandas: „Do ekde nun Samsung kaj Nokia povas forgesi pri tiu ĉi merkato por reveni al la nudeloj kaj pneŭoj?“ (aludo al la koreaj nudeloj „Dosirak“ kaj pneŭoj „Nokian“). La subulo balbutas responde: „La vendoj estas malpli altaj, ol estis planite“.

Al tio la estro eksplodas, komentante inter alie pri iTunes: „Ĉu vi kredis, ke ni sukcesos trompvendi al rusoj melodiojn samkiel en Usono? Certe ne! Ili jam ĉion senpage elŝutis de zaycev.net“. Zaycev.net estas populara elŝutejo de senpaga (eblas diri ankaŭ pirata) mp3-muziko.

La videofragmento de Son tiel populariĝis en ruslingva blogosfero, ke la produktinto devis fari alternativan version: kun iom pli mildaj diraĵoj. La unua estis tro plena je blasfemaĵoj.

La filmetoj spekteblas kaj elŝuteblas ĉe la aŭtoro de la subtitoloj. La Esperanta traduko certe mankas :)

En la ekranfoto: „Nun jam certe ne plu estos senpagaj tagmanĝoj en la oficejo“, — komentas unu el la Apple-dungitinoj al la alia.

Ne plu senpagaj tagmanĝoj

El kloako

Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis sentis odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo aŭ kaverno.

Finna bloganto Harri Laine publikigas tre interesan rakonton pri lia vizito al la akvopurigejo de Helsinko. La rakonton akompanas fotoj (sufiĉe kvalitaj por la subtera ejo).

Mi estas granda ŝatanto de tiaspecaj aferoj. Iom alitemajn, sed etose similajn fotojn el eks-Sovetunio mi publikigis antaŭe. La diferenco estas, ke ne mi faris ilin, dum Harri blogas pri tio, kion li spertis mem.

DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion

DJ Kunar, laŭ ĉiuj aliaj datumoj tute adekvata persono, i. a. aktiva Esperantlingva bloganto, hieraŭ aldonis al sia uzanta paĝo en Vikipedio la jenan alineon:

Mi ne intencas regule aŭ multe redakti ĝis la Esperanto-Vikipedio liberiĝos de la amaso de rubo-artikoloj (da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 30.000) kaj havos sistemon por certigi minimuman lingvan kapablon de la redaktantoj. Por vidi harstarigajn ekzemplojn, sufiĉas sekvi la labororon [laboron? — Amikeco.ru] de Vikipediisto:Bertilow kaj vidi, kiel la artikoloj aspektis antaŭ ol li lingve poluris ilin.


La alineo elmontras la popularajn miskomprenojn de la esenco de Vikipedio.

Unue, Vikipedio ne povas tuj iĝi bela, informriĉa kaj lingve glata, malgraŭ ke ĉiuj ĝiaj uzantoj (aparte el la lingvoj, kiuj ne havas aliajn enciklopediojn) sincere volas tion. Por ke ĝi iĝu bona, ne sufiĉas forigi malbonajn artikolojn. Vikipedio, laŭ plurfojaj eldiroj de ĝiaj fondintoj, ne estas enciklopedio preta, sed nur la medio por kune verki ĝin.

Due, ignorado de Vikipedio ne povas kaŭzi kreskon de ĝia kvalito. Gunnar (DJ Kunar) ja mem mencias pozitivan kontribuon de Bertilo, kiu lingve poluras artikolojn sen atendi, kiam tiuj pliboniĝus per si mem.

Bertilo do komprenas, kiel Vikipedio funkcias, dum Gunnar ne :)

Blogo sen RSS

Hodiaŭ mi vidis blogon sen RSS.

Estas nemalofta okazo, kiam oni verkas blogon en simpla HTML, sed temas ne pri tio. La blogo funkcias per iu skripto, do teorie povus relative facile fordoni RSS. Sed ĝi tion ne faras. Pro iuj misteraj celoj.
Jenas ĝi: http://ahe.org.ru/mathlingvo/ml_site/blog.

Mi bedaŭras, ĉar eble estus por mi interese sekvi evoluon de la ideo de studentoj el mia katedro (inter ili ankaŭ kelkaj konataj, al kiuj mi iam instruis)…

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2